Studio

La kern.punkto ĉefe registriĝas en la hejma studio de Johannes en Ludwigsburg. Tie ne nur registriĝas la kern.punkto sed ankaŭ la muziko de Johannes.

La studio kaj ekipaĵe kaj sperte kreskadas kaj estas malferma por aliaj interesaj projektoj esperantlingvaj. Se vi havas interesan ideon, kion registri, demandu retpoŝte aŭ komente. Same se vi pripensas ekstarigi propran studion, ne hezitu demandi konsilojn.

Jen kelkaj impresoj de la studio kaj la studia laboro:

Tux la pingveno fidele akompanas nian projekton.
Eva kaj Johannes registrantaj
Bonaj kapaŭskultiloj kaj bonaj parolkaskoj gravas.
Ĉiu ekipaĵero en la ĝusta skatolo

 

14 komentoj pri “Studio

    1. Kio estas la youtube formato? Mi konas youtube nur kiel platformon por videaĵo kaj ne kiel formato por sondosieroj.

      Ankaŭ nia .m4a kaj .opus dosieroj havas nian emblemon kiel bildon. Kial vi ne simple uzas tiujn por viaj elsendoj?

  1. Kun “YouTub-formato” mi celas diri: en film-formato, por ke ETV Esperanto-Televido povas aldoni la elsendojn de Kernpunkto al sia senĉesa tv-elsendo.

    1. Ni ne havas planojn uzi kameraon en nia podkasto. Tio postulus tiom multe pli da laboro por kvazaŭ neniom da plia informo transportata. Imageblas, ke ni faros individuajn epizodojn sursceneje en iaj Esperanto aranĝoj kaj se estas surloka filmteamo ni kun tiu kunlaborus por produkti bonan videaĵon. Sed ni certe ne starigos filmekipaĵon en nian podkastan studion.

  2. Via prezentado je https://www.youtube.com/watch?v=4dBaZl8a_6U#t=21 pensigis min pri tiu ebleco, bazita sur la ideo de nuntempe multaj popularaj “talkshows” en la radio-tv-medio.
    Kun permanenta kamerao tio estus facile realigebla, kaj pli da homoj interesiĝus pri viaj interesaj programoj, speciale kiel permanentan parton de la senĉesa ETV-elsendo. Do, eble iomete pli da laboro por kvazaŭ neniom da plia informo transportata, sed certe por multege pli da aŭskultantoj/spektantoj! Mi komprenas ke vi ankoraŭ ne ŝatas la ideon, do eble estontece, kaj kompreneble kiel redaktoro de STUDIO mi daŭre ĉiam prezentos vian plejlastan programon. Dankon!

    1. Tiu mia prezento, kiun vi mencias, ne estas filmita per statika kamerao. La organizantoj de la evento ricevis eĉ iom da kritiko, ke estis nur unu kamerao uzata. Kaj estis tie vera sceneja lumo sperta kameraisto ktp.

      Per statika kamerao vi ĉiam kreas tiun etoson de observa kamerao, speciale, se vi ne estas sur scenejo aŭ en televida studio. Tute ne sufiĉus simple starigi statikan kameraon en ian angulon por transformi podkaston al televida parolpodio.

      Por vere fari bonkvalitan televidan parolpodion vi bezonas por ĉiu partoprenanto almenaŭ unu kameraon kaj krome unu aŭ du kameraojn por la plenpodio. Kaj eble unu plian por la detaloj. Kaj ĉar ni multe parolas pri interretaj enhavoj vi bezonus ankaŭ la bildon de la ekrano. Ĉiu kamerao bezonas kameraiston kaj bezonatas reĝisoro, kiu aranĝas la finan bildon. Tiajn rimedojn ni ne havas. Kaj ni ankoraŭ ne parolis pri lumigo, studia dekoracio, bonaspektigo de la partoprenantoj, ktp.

      Ni jam faris kaj faras sufiĉe multajn klopodojn por liveri bonan sonkvaliton kaj bonan enhavon. Kaj per simpla statika kamerao ni malaltigus la kvaliton de nia fina produkto. Ni preferas liveri bonkvalitan senbildan aŭskultaĵon ol bonkvalitan aŭskultaĵon kun malbonkvalita bildo.

      Krome ni nepre volas eviti, ke nia programo bezonas la bildon. Ni volas ke niaj aŭskultantoj povu aŭskulti nian programon en la aŭto aŭ en trajno aŭ en la buso aŭ dum ili faras ion alian. Ni vere volas esti podkasto, kiu liveras aŭskultaĵon kaj ne televidprogramo.

      Vi ja eble konas niajn muzikvideaĵojn, do vi vidas, ke ni ankaŭ aktivas en la kampo de filmado. Certe venos pliaj aŭdvidaj produktaĵoj de ni, sed kern.punkto restos pure aŭskulta.

  3. Mi multe ŝatas viajn elsendojn. Ili estas tre precizaj kaj interesaj por mi. Mi ne estas regula aŭskultanto, mi preferas elekti elsendojn laŭplaĉe kaj aŭskulti ilin dum iri al laboro. Se mi ne lernus samtempe la germanan, mi certe aŭkultus pli el viaj elsendoj.

    Mi ankaŭ ŝatas ke mi scias antaŭe ĉu la episodo plaĉos al mi aŭ ne. Mi pensas ke la retpaĝo estas bone prezentita.

    Mi havas ideon por elsendo, mi ne certas ĉu estas bona ideo aŭ ne: kial ne fari elsendo pri esperanta grammatiko? Ekzemple: kiel uzi adverbojn kaj adjektivojn? Ne estas ĉiam klara por mi, mi ofte konfuzas ilin. Mi scias la diferenco inter adverboj kaj adjektivoj sed ne estas tiom simpla por mi. Ekzemple: “La vetero estas bona” sed “Mi fartas bone”. Aŭ ankaŭ: ĉu oni diras “Estas simpla” aŭ “Estas simple”. Eble mi bezonus ankoraŭ kelkajn kursojn !

    Gratulojn por ĉio.

    1. Ni ĝojas, ke plaĉas al vi nia laboro. kern.punkto ekplicite ne kovras temojn pri Esperanto kaj movado. Ankaŭ ekzistas http://movada-vid.punkto.info por temoj el la movado. Ni fakte pripensas fari plian projekton pri gramatiko, sed tion volas fari nepre kun kompetenta homo pri gramatiko. Eble ni tion iam organizos.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas