Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Unu komento pri “KP050 Komunaj transportsistemoj

  1. Ankaŭ mia edzino kaj mi feliĉas ne havi aŭton. Ni abonas montrealan pohoran aŭtoluigan firmaon kun la nomo CommunAuto http://www.communauto.com tre simila al tiu, kiun vi priskribis. Sed plej ofte ni piediras aŭ veturas metroe aŭ buse. Ekzistas en Montrealo simila firmao por bicikloj, kun la nomo Bixi https://montreal.bixi.com

    Antaŭnelonge skipo el la universitato McGill en Montrealo faris studon pri la transportiloj uzataj de homoj por iri labori. Ili konstatis, ke tiuj, kiuj biciklas al sia laborejo alvenas tie pli kontentaj kaj poste pli efikas ol tiuj, kiuj metroas aŭ busas, kaj ĉi-lastaj pli ol la aŭtantoj. Kaŭzo de tio, laŭ ili, estus la frustriĝo de aŭtantoj pro trafikŝtopiĝoj ktp. Same, tamen malpli forte, por busantoj aŭ eĉ metroantoj (pro malfruiĝoj, necerteco). Mi aldonus, ke la kontento esti ekstere (almenaŭ se la vetero ne tro aĉas) kaj ekzerci sian korpon, oksigeniĝi, devas multon kontribui al la priparolata kontento. Mia frato kaj filino plej ofte biciklas al la laborejo kaj plurfoje konfirmis al mi tion.

    http://tvanouvelles.ca/lcn/infos/regional/montreal/archives/2015/10/20151021-050732.html

    http://www.mcgill.ca/engineering/files/engineering/mers_poster_abstract_booklet_2015-final.pdf

    http://www.cbc.ca/news/canada/montreal/cycling-to-work-study-pegs-buses-as-worst-for-punctuality-and-energy-1.3281761

Komentoj fermitaj