Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

3 komentoj pri “KP069 IPv6

  1. Tiu epizodo malfermis al mi la okulojn pri IPv4 kaj IPv6, pri kiuj mi sciis preskaŭ nenion. Sed bedaŭrinde ankoraŭ ne dancas la testudo por mi.

    Mia retprovizanto, ĉi tie en Kanado, Vidéotron, unu el la plej gravaj en la lando, ja planas transiri al IPv6, sed laŭetape. Ĝis nun Vidéotron ofertas nur ion, kion ĝi nomas “IPv6-Beta”, kiu estas nur parta aliro al IPv6 : tunele, kaj nur per enkursigiloj, kiuj enhavas plenan version de iu “6rd”-protokolo — kiun ŝajne ne enhavas mia enkursigilo.

    http://soutien.videotron.com/residentiel/internet/ipv6
    http://support.videotron.com/residential/internet/ipv6

  2. Mia retprovizanto lastatempe iom fuŝas, provizante foje nur IPv6 kaj ne IPv4.
    En tia situacio oni notas, kiom malmultaj retpaĝaroj fakte funkcias per IPv6 … de tiuj, kiujn mi regule uzas, nuntempe nur tiuj funkcias bone:

    * ĉio de Guglo (serĉo, retpoŝto, Youtube, Blogspot, Blogger, …)
    * Vikipedio
    * kern.punkto.info (kaj aliaj retejoj de vi)

    Tute ne funkcias ekzemple:
    * Stack Exchange/Stack Overflow
    * Github

    1. Tian sitaucion mi havis dum la 33c3. Foje en la loka reto mi ne ricevis IPv4 adreson, sed nur IPv6.

Komentoj fermitaj