Kontribuis

avatar
Eva
stultaj demandoj
avatar
Johannes
eĉ pli stultaj demandoj
avatar
Joop Kiefte
respondoj pri Bitmono

6 komentoj pri “KP086 Bitmono kaj blokĉenoj

  1. Tio estas tre interesa temo. Mi pensas ke la Bitmono eble estos la tutmonda monero ke la Stelo malsukcesis esti.

    1. Dankon Enrique. Bone eblas, ĉar ĝi estas senestra mono, same kiel Esperanto estas senestra lingvo, ĝi povas funkcii internacie sen bezono esti rekonata, kiel ankaŭ Esperanto jam funkcias sen oficiala rekono.

  2. Kvankam mi estas matematikisto, mi devus atente reaŭskulti por pli bone kompreni la funkciadon de tiuj blokĉenoj…
    Pri la bitmono mem, nu, eble ĝi povas esti multrilate tre oportuna rimedo por honestaj celoj, sed laŭdire (mi ne scias, ĉu tio veras) multaj krimuloj, kiel ekzemple drogvendistoj, ofte uzas ĝin por sia komerco…

  3. Haha … tre amuza! Mi ekaŭdis la episodon dum dudek minutoj, sed devis halti ĝin ĉar mi absolute komprenis nenion pri kio temas! Jes, temas pri bitmono, sed al ne-matematikisto kiel mi, la afero estas tute nekomprenebla. Do, mi devis unue trovi ret-artikolon kiel ekz. https://www.coindesk.com/bitcoin-explained-five-year-old/ kaj morgaŭ mi denove aŭskultos la podkaston.

Komentoj fermitaj