Kontribuis

avatar
Johannes
avatar
Alois Eder
spertoj pri kancera diagnozo

3 komentoj pri “KP096 Diagnozo: kancero

  1. Alispeca sed tre interesa epizodo! Estis iom strange aŭdi nur malrekte pri la spertoj de Angelika; mi preferus aŭdi ankaŭ de la homo kiu ricevis la diagnozon mem. Ĝenerale, mi kredas ke aldone al viaj intervjuoj kun spertuloj, konversacioj pri diversaj personaj spertoj povus esti tre interesaj.

  2. Mi multfoje preterpasis ĉi tiun elsendon, ĉar la temo me ŝajnis al mi aľloga. Finfine hodiaŭ mi aŭkultis ĝin, kaj devas konfesi, ke multe mi ŝatis kaj taksas tre interesa, tre aktuala kaj bone prezentita, rekta sperto de iu kazo vere mirinda. Fakte mi komentis ĝin kun mia familio dum la vespermaĝo. Dankon kaj gratulon.

    1. Saluton, Carlos Spinola, mi estas Alois Eder, la edzo de Angelika. Sxi gxojas pri via komento. Intertempe sxi estas jam dum kvin kaj duona jaroj “longdaura postvivanto”, kiel la fakuloj diras. En Germanio ekzistas organizo nomata “Helpo je cerbotumoro” (Hirntumorhilfe). En gxi Angelika nun malgrandskale (kvin horojn semajne) kunlaboras dejxorante kiel psikoonkologo je tielnomata “zorgotelefono”, en kiu koncernitoj povas paroli konfide kun empatia kaj sperta persono.

Komentoj fermitaj