Kontribuis

avatar
Johannes
avatar
Martin Haase

Interparolo kun Martin Haase dum 34C3 pri modernaj problemoj en la ĝenerala socia debatkulturo

En la pasintaj jaroj ŝajne malaperis la komuna socia debato. Multaj subsocioj vivas en siaj propraj filtraj bobeloj en kiu validas siaj propraj alternativaj faktoj. Ĉu oni iel povas rekoni alternativajn faktojn kaj pseŭdonovaĵojn laŭ ĝiaj lingvaĵoj? Kiel oni krevigas sian propran filtran bobelon kaj tiujn de la aliaj? Tiajn demandojn ni priparolas kun Martin Haase, nia jam ofta gasto, dum la 34C3 la 34-a ĥaos-komnika kongreso, kiu en 2017 okazis en Leipzig, Germanio.

Rilataj epizodoj

📅 2015-07-16 ⏱ 1 horo 2 minutoj
Kelkaj pensoj pri fenomenoj de amasa interkomunikiĝo en interreta tempo
📅 2019-10-03 ⏱ 1 horo 43 minutoj
Malnova fenomeno nuntempe multe debatata
Rakoen Maertens kiel gasto

2 komentoj pri “KP129 Filtraj bobeloj, alternativaj faktoj kaj lingvo

  1. Gratulon kaj Dankon pro tia tre interesa kaj ampleksa elsendo kun multaj flankoj kaj ekzemploj .tre bone traktitaj. Nur komenti etan detalon en unu el la ekzemploj, Martin similigis katalunoj kaj sendependistoj, kio vere estas tre kutime farita en la sendepentista bubelo, kiu forte kontrolas ĝiajn regionajn amaskomunikilojn

  2. Mi pensas ke ĉi tiu temon estas tre interesa, sed mi pensas ke la filtraj bobeloj ne estas novaj aferoj. Dum la historio, la naciaj ĵurnalo estis klaso de filtra bobelo. Por Zamenhof, mi pensas ke la esperanto estas maniero de pligrandi la filtraj bobeloj de la naciismo. Tial mi pensas ke ĝi estus pli interesa paroli pri la originoj de la filtraj bobeloj.

    Mi pensas ke la filtraj bobeloj ne estas nova fenomeno sed ni estas pli konscia de ili.

Komentoj fermitaj