Kontribuis

La reguloj eksterteraj

Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝo.

Ligiloj

Angla paĝo pri demandoj de kosma leĝo

Rilataj epizodoj

📅 2014-11-26 ⏱ 45 minutoj
La Rozeta vojaĝo al la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko
📅 2015-06-12 ⏱ 1 horo 12 minutoj
La mita loko de soveta kosmoveturado
📅 2020-06-09 ⏱ 1 horo 22 minutoj
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito

4 komentoj pri “KP181 Kosma leĝo

  1. @0:20:40

    > Ĉio estas fakte mapita
    > Ĉu ni tiam diras ke ne eblas foti aŭ ne eblas foti kun pli granda distingilo?

    Ja estas la kazo se la loka ŝtato havas influon sur la foto-kolektanto (kompanioj kiu sendas satelitojn) aŭ eldonado (ekz. Bing, Google)

    ekz. en francio mi jam vidis partojn de Bing (Microsoft) tute ne uzeblaj kaj tio estis en lokoj de militaj instalaĵoj. eĉ malpligrandaj aferoj kiel malliberejoj.

  2. Ajnan el tiuj grandiozaj projektegoj celantaj plenigi la ĉielon per miloj da satelitoj, kiuj post kelkaj jaroj kadukiĝos kaj fariĝos ĉiuj noca rubaĵo, mi decide kontraŭas.
    Unue, tiaĵo tute ne necesas, ĉar multaj tersurfacaj rimedoj ekzistas por konstrui tutmondan interreton sufiĉe rapidan.
    Due, tia satelitarego permesus al nur kelkaj homoj, el unu lando aŭ, eĉ pli terure, el unu firmao, regi la tutan interreton.
    Trie ĝi tre malutilus al astronomio, ĉar ĝi aldonus en la ĉielon multegajn movantajn punktojn, relative tre lumajn (kiam ili reflektas la sunan aŭ lunan lumon) — kio malfaciligus la studon de la transirataj ĉielpartoj.
    Kvare, ĝi plenigus la atmosferon per abundo da elektromagnetaj ondoj, da kiuj ni jam havas sufiĉon, kun ankoraŭ nekonataj efikoj sur la vivaĵaro.
    Kvine, ajna tia satelitarego miasente konsistigus iuspecan blasfemon — jes, blasfemon — kontraŭ la universo, kiu, pro sia majesto, pro la gravegaj sciencaj informoj rezultantaj el ĝia observado, tute ne meritas tian vulgaran traktadon.
    Per niaj senlimaj karbondioksidaj (kaj aliaj) eligaĵoj ni estas jam plenigantaj nian atmosferon kaj oceanojn per poluaĵoj. Ni estas jam stulte plenigantaj niajn riverojn, lagojn kaj oceanojn per neimageblaj kvantoj da plastaĵoj. Ni ne aldonu stultecon al stulteco aldonante nun senliman kvanton da baldaŭ kadukiĝontaj satelitoj en la firmamenton!

    1. Saluton, mi supozas ke vi parolas pri tio? https://en.wikipedia.org/wiki/Starlink

      > Kvare, ĝi plenigus la atmosferon per abundo da elektromagnetaj ondoj, da kiuj ni jam havas sufiĉon, kun ankoraŭ nekonataj efikoj sur la vivaĵaro.

      «da kiuj ni jam havas sufiĉon»
      Ĉu ni havas informoj pri kiu estos la malsameco kompare kun la nunaj ondoj?

      «kun ankoraŭ nekonataj efikoj sur la vivaĵaro.»
      Ĉu pri kiuj partoj de la temo mankas informojn?

      https://en.wikipedia.org/wiki/Wireless_device_radiation_and_health
      https://en.wikipedia.org/wiki/Electromagnetic_radiation_and_health

Komentoj fermitaj