Kontribuis

Substanco kun multaj uzebloj

De kie venas papero ­– Kiel oni produktas paperon – Por kio oni uzas paperon – Kiaj specoj da paperoj ekzistas

Rilataj epizodoj

📅 2020-09-12 ⏱ 1 horo 25 minutoj
La eble plej longa rivero de la mondo
📅 2020-10-29 ⏱ 1 horo 47 minutoj
Substanco por skribi kaj artumi

5 komentoj pri “KP186 Papero

  1. @1:38:30 [ekologia bilanco de transiro de papero al komputiloj]

    ĉu estas por tiuj kialoj ke oni aĉetas komputilojn? (aŭ kompufonojn)
    – vojaĝbiletojn: verŝajne ne
    – mapoj: fakte verŝajne estas parta kialo havi kompufonon kiam oni ne havas. Sed verŝajne ne la kialo por ŝanĝi ĝin ĉiuj ~2 jaroj (mezo en eŭropo kaj usono)

    > potencon de la komputiloj ĉiujare draste ŝanĝiĝis ke necesis ŝa

    1. Jes, du jara ritmo ŝanĝi la telefonon estas tro mallonga kaj ekologie certe ne eltenebla. Sed nun jam telefonoj atingis tian potencon, ke verŝajne ne necesos ŝanĝi ĝin tiom ofte sen tro limigo de rapideco kaj kvalito ke komputika povo. Nun necesas ke la produktantoj komprenu tion kaj ofertu ĝisdatigojn de la sistemo almenaŭ por sekurigi ĝin.

  2. Dankon pro la informriĉa epizodo.
    Pri paperformatoj. Mi loĝas en Kanado. Ni uzas la metran sistemon por multaj aferoj, interalie por distancoj, rapidecoj, pezoj, volumenoj. Sed tio ne eblas, aŭ almenaŭ ne facilas, en aliaj aferoj. La kialo estas, ke ni estas komerce tiom intime ligitaj kun Usono. Ekzemple, ni ne uzas la eŭropajn paperformatojn A, B, ktp, sed la usonajn. La dimensioj de lignopecoj uzataj por konstruado estas en futoj kaj coloj. La boltoj, ŝraŭboj kaj najloj estas farataj laŭ la usonaj normoj. Tamen, pro la multnombraj aĵoj enportataj ĉi tien de Eŭropo, aŭ eksportataj Eŭropen, aĉeteblas ankaŭ boltoj kaj ŝraŭboj faritaj laŭ la eŭropaj normoj. La volumenoj kaj pezoj de la enhavo ladskatoloj kaj manĝaĵpakoj foje aperas kaj en kilogramoj aŭ gramoj, kaj en funtoj aŭ uncoj. (Parenteze, funto estas pezunuo, pundo monunuo!)

    1. Saluton Francisko. Tiuj mezuroj foje estas vere konfuzigaj! Ankaŭ miaj kolegoj el Anglio ĉiam parolis pri mejloj, kvankam kiam mi demandis ilin, ili konfirmis ke oficiale ili uzas m, km kaj tion iili lernis en lernejo. Sed daŭre pensas en mejloj. 😮

Komentoj fermitaj