Kontribuis

Nekutima mallonga epizodo pro la nuna situacio

Fakte ni planis kutiman epizodon pri interesa temo, sed pro la nuna situacio ni ne povas koncentriĝi bone pristudi ĝin. Tamen ni volas elsendi ion, ĉar ni en la sekvaj semajnoj pro niaj personaj planoj ne povos. Do ni iomete parolis pri la nuna situacio kaj niaj sentoj pri ĝi.

2 komentoj pri “KP200 Sentema epizodo

  1. Saluton! Mi ĵus aŭdis vian tre kortuŝan epizodon. Dankon pro via kontribuo al la dialogo pri tiuj konsternaj kaj timigaj okazaĵoj. Dankon pro tio, ke vi kuraĝis tamen elsendi en tiu evidente tre skuanta situacio.

  2. Vi prave elsendis viajn impresojn pri la terura evento kiun ni travivas en tempo kiam la aĉa kronvirusa pandemio ankoraŭ ne finiĝis. Vi bone resumis viajn sentojn kius estas verŝajne la sentoj de ĉiŭj esperantistoj. En via diskuto evidentiĝas ke aparte Eva suferas pri tio ke tiu milito memorigas ŝin pri eventoj kiujn oni konsideris apartenantaj al la pasinteco. Dankon al vi pro via ago kaj esperu ke Ukrainoj retrovos baldaŭ liberan landon.
    Ĵoel Fontaine

Komentoj fermitaj