Kontribuis

Rapida urba trafiko publika

Ĉiuj grandaj urboj ne funkcius sen efika publika urba trafiko. La metroo estas unu el la gravaj konceptoj de ĝi. Ni diskutas kio estas metroo, kiel ĝi distingiĝas de aliaj trafikiloj kaj kiel kaj kial ĝi ekestis. Ni tion priparolas fokuse al la ekzemploj de Londono, Novjorko kaj Berlino

Rilata epizodo

📅 2016-11-13 ⏱ 1 horo 14 minutoj
Metroaj mapoj kun fokuso al tiu de Londono

2 komentoj pri “KP202 Metrooj

  1. Mi finfine estas sufiĉe flua en Esperanto, ke mi povas aŭskulti vian podkaston kaj kompreni ĝin. Ĉi tiu epizodo certe estas mia plej ŝatata. Eĉ gi estus en mia denaska lingvo, mi certe amus ĝin.

  2. Dankon pro la interesaj informoj pri metrooj. Se vi venos al la UK en Montrealo, nepre vizitu ĝian metroon. Verŝajne unu el la ekskursoj estos al la metroo. Ĝi estas speciala, ĉar
    1. ĉiuj stacioj estas malsamaj (kelkaj tre malsamaj de aliaj), ne nur pro malsamaj koloroj de la uzitaj materialoj, sed ankaŭ pro la arĥitekturo,
    2. en preskaŭ ĉiu stacio estas almenaŭ granda artverko iuspeca (muralo, vitralo, skulptaĵoj, ktp),
    3. la vagonoj ruliĝas sur pneŭoj (kiel en kelkaj aliaj metrooj) kaj la elektra povo venas de flankaj reloj (kun vertikala surfaco), kun ĉegrundaj metalaj reloj servantaj nur por la reveno de la kurento.

    fr.wikipedia.org/wiki/Métro_de_Montréal

    http://www.metrodemontreal.com/languages/esperanto
    (iom malnova retpaĝo, sed en Esperanto, ĉar la paĝo estas kreita de esperantisto, Mateo McLauchlin)

    Aliteme, ĉe dw.de/langsamenachrichten la novaĵoj estas ofte legitaj de viro kun voĉo tre simila al tiu de Johannes! Aŭskultu ekzemple la epizodojn de la 14.06.2022 kaj 10.06.2022.

Komentoj fermitaj