Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Rilataj epizodoj

📅 2019-06-23 ⏱ 1 horo 34 minutoj
Kial trajnoj tiom malofte kolizias
Guido Brandenburg kiel gasto
📅 2019-08-19 ⏱ 1 horo 7 minutoj
Malgranda sed grava lando meze de okcidenta Eŭropo
Benno Fauchiger kiel gasto

6 komentoj pri “KP079 Gotardtrapasejo

  1. Saluton Eva kaj Johannes,

    Mi ne scias, se ĉi tie estas la ĝusta loko por fari rekomendojn pri la enhavo de viaj podkastoj. Tamen, mi volas proponi temon, kiu laŭ mi povas interesi la aŭskultantojn.

    Ĉu estus ideo dediĉi epizodon al malfermit-kodaj programoj kaj, pli ĝenerale, al malfermaj projektoj?

    Ekzemploj de malfermit-kodaj programoj estas: Open Office (aŭ Libre Office), Project Libre, Firefox, Notepad++, Markdownpad2, Haroopad, Linux, Apache Webserver, k.t.p.
    Iliaj ĝeneralaj ecoj estas, inter aliaj:
    – la programoj estas senpagaj,
    – faritaj kaj disvolvitaj de la uzanta komunumo,
    – ili ĝenerale estas altkvalitaj,
    – la fontkodo estas publicita kaj libere alirebla,
    – ili subtenas vastan aron de lingvoj (inter ili ofte ankaŭ Esperanto),
    – la komunumo mem akceptas kaj regulas la proponitajn ŝanĝojn,
    – la komunumo ne estas organizata hierarkie kaj ne havas entreprena gvidado,
    – ĉiuj decidoj estas prenataj per interkonsento,
    – la anoj de la komunumo estas liberaj kontribui al evoluo de la programo.

    Ekzemple: Open Office; kvankam tute senpaga, ĝi enhavas la samajn funkciojn kiel Microsoft Office. Krome, Open Office enhavas bonan esperantan literumadan kaj gramatikan kontrolilon kaj estas havebla kun esperanta fasado.

    La baza ideo malantaŭ la malfermit-kodaj programoj estas ke la libera disponado de fontkodoj kaj la rajto ŝanĝi kaj ekspluati ilin, apartenas al la fundamentaj homaj rajtoj.

    Malfermit-kodaj programoj estas eroj de la pli larĝa koncepto de malfermaj projektoj, kiel ekzemple Vikipedio.
    La ecoj de malfermaj projektoj estas inter aliaj:
    – ili estas kreitaj kaj disvolvitaj de komunumo de uzantoj,
    – la komunumo mem akceptas kaj regulas la proponitajn ŝanĝojn,
    – bazitaj sur nur kelkaj fundamentaj reguloj,
    – oni atendas, ke la uzanta komunumo respektas tiujn bazajn regulojn,
    – la anoj de komunumo estas liberaj kontribui al evoluo de la projekto.

    Esperanto mem, fakte, tre similas al malfermaj projektoj, aŭ eĉ estas malferma projekto, bazita sur la 16 regulaj de la Fundamento kaj daŭre adaptita de la uzantoj al la ŝanĝanta mondo kaj ties vortprovizo.

    Estas pro tio, ke mi pensas, ke malfermaj projektoj kaj malfermit-kodaj programoj interkonsentas kun la idearo de Esperantistoj kaj povas esti aparte interesaj por la esperanta komunumo.

    Kion vi pensas?

    1. Fakte vi povas proponi temojn en nia temopaĝo (rigardu en la menuo supre).

      Jes, ni planas plurajn epizodojn pri tiaj temoj: malfermfonta programado kaj krea komunaĵo. Eble ankaŭ ion kiel malferma scienco. Ni ankoraŭ ne faris, ĉar ni volas ilin fari kun gastoj. Ni eĉ havas bonajn kandidatojn por tio, ni nur devas trovi okazon, kiam ni povas efektivigi tion. Ne ankoraŭ ne faris distancajn intervjuojn, ne tiom facilas atingi bonan sonkvaliton, se la gasto ne havas bonajn teknikajn rimedojn. Eble tio ŝanĝiĝos baldaŭ.

      Persone mi estas jam de longe uzanto de malfermfonta programaĵo. Ekzemple niajn podkastojn kaj mian muzikon mi registras per la malfermfonta Ardour.

  2. Saluton mi dissendis vian podkaston inter niaj membroj.Via parolado Gotardpasejo estas por ni tre interesa.

    Internacia fervojista Esperanto asocio

  3. Multe pli poste ol la tuja elsendo mi auskultis ĝin hodiaŭ, kaj kiel ĉiam mi ĝuis ĝin pro la multflanka prezentado, kaj simpatia kaj agrabla. Gratulon kaj dankon.

Komentoj fermitaj