Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Rilata epizodo

📅 2021-03-01 ⏱ 1 horo 26 minutoj
Niaj spertoj pri la lerta hejmo

5 komentoj pri “KP008 Amazon echo

  1. La ideo kun senpaga teo, kuketo aŭ simile estas bonega.

    Por plifaciligi reuzon de la epizodoj por Muzaiko, estus bone ke ĝi daŭrus ĝis 30 minutoj. Se tio ne estas celo, do ĉio ĝis 45 minutoj bonas.

    Se vi emas, provu almenaŭ unufoje kelkhoran epizodon. 😀

  2. La sonkvalito estas tre bona. Podkastoj en Esperanto tamen ne estas io nova. Jam de chirkau 2004 kaj eble ech antaue ekzistas rete auskulteblaj kaj elshuteblaj sondosieroj produktitaj de Esperanto-aktivuloj. Ofte temis pri radio-elsendoj. Ghenerale mi nur tre malofte auskultas podkastojn kaj retradion – sendepende de la lingvo. Mi preferas la per-etere disaudigatajn elsendojn. Pri chi tiu kontribuo: Maljam per ghi mi eksciis, ke “Amazon Echo” ekzistas kaj kio ghi estas. Lau mi estus pli bone, se en la podkasto estus pli klare distingite inter faktoj (kio estas?), spekulativado (kio eble estas ligita al tio?) kaj komentado (kia estas la opinio de la kernpunktfaristoj?).

    1. Kara Andreas,

      dankon pro via komento.

      Ni certe scias, ke ni ne estas la unuaj, kiuj faras podkaston en Esperanto. Ni ja ligas kelkajn aliajn en nia retejo. Laŭ mi la grava avantaĝo de podkasto kompare al la etera radio estas, ke vi ne bezonas eteran sendilon kaj sendopermeson. Tio gvidas al multe pli vasta kaj diversa kaj bunta programaro.

      Pro tio, ke podkasto kompare al etera radio estas tute libera kaj demokrata komunikilo, mi povas respondi al via kritiko la jenon: Ni elektis tian nian stilon, ke ni parolas pri la temoj laŭ nia vidpunkto. Ni ne diras, ke ni estas senopiniaj ĵurnalistoj, kiuj klare distingas inter raporto kaj komento. Ni intence miksas ambaŭ kaj fidas je niaj aŭskultantoj, ke ili mem kapablas krei siajn proprajn opiniojn.

      Podkastado estas ja libera kaj demokrata komuniklo. Ni eĉ helpos vin, se vi bezonas teknikajn konsilojn por starigi vian propran podkaston. Ni certe subtenas aliajn alistilajn podkastojn esperantlingvajn por ke la podkasta mondo en Esperantujo estu bunta kaj multflanka.

  3. Saluton,
    bonega podkasto – mi vocxdonas por duonhoraj programeroj 🙂
    amike,
    annA

  4. Mi ĉiam aŭskultas ĝis la fino ĉiujn elsendojn. Eble duonhoro estas bona longeco, TAMEN se vi sukcesas plu restigi la aŭskultantojn interesataj pri la priparolata temo, mi ne trovas problemon. ^^ Atentu pri antaŭjuĝoj, ĉar vi povas esti ofendintaj iun per ĉi tiu epizodo. Vi diris, ke homoj kiuj spektas televidon ne aĉetus Aleksan…

Komentoj fermitaj