Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Rilataj epizodoj

📅 2018-09-29 ⏱ 1 horo 23 minutoj
Novaj ekscioj de astronomio levas novajn atendojn pri vivo ekster nia tero.
Amri Wandel kiel gasto
📅 2019-07-11 ⏱ 1 horo 15 minutoj
La vojo de kemio al biologio
Ursula Niesert kiel gasto
📅 2020-12-19 ⏱ 1 horo 40 minutoj
La plej grava ilo de astronomoj

8 komentoj pri “KP017 SETI kaj la Fermi-paradokso

  1. Saluton al Eva, Johannes kaj la aŭskultantoj,

    Unue mi nepre volas danki kaj gratuli Eva kaj Johannes por tiuj agrablaj podkastoj kaj ilia grava projekto Kern en Esperanto. Mi ŝatas la ideon kaj la aŭdan kvaliton de tiuj dokumentoj. Plie vi parolas sufiĉe klare kaj malrapide ; ĉi-cele kiel eble plej multe da Esperantistoj povas kaj povos kompreni vin. Tio estas la plej grava punkto de mia komento.

    Due, eĉ se mi tute konsentas kun tiu projekto Kern, mi ne povas eviti iom kritiki ĉi-tiun apartan podkaston pri SETI kaj precipe sian sciencan kvaliton. Bedaŭrinde mi ne konas Esperantan artikolon por apogi ĉi-tiun opinion kaj ne havas sufice da tempo kaj da energio por klarigi ĝin (eble iam !). La ekstertera vivo pli ofte sonas kiel ŝajnscienco (nifologio) ol scienco. La pruvoj, pri kiuj vi parolis tie-ĉi, estas kritikindaj kaj kritikendaj. Nuntempe estas pli racia diri ke ekstertera vivo tute estas fido (kiel la fido je Dio) kaj tute ne scienca kampo.

    Nepre rememoru la unuan parton de mia komento kaj daŭru ĉi-tiujn podkastojn !
    Ĝis reskribo plezure,
    Nelli el Francio

    1. Saluton Nelli!
      Unue dankon pro via komento kaj laŭdoj. 🙂 Estas agrable scii ke homoj ŝatas nian laboron.
      Due: vi ja rajtas kritiki. Estus bone, se vi iam havus pli da tempo kaj povus klarigi pli precize kio ne plaĉis al vi. Ni ne diras, ke ekstera vivo ekzistas aŭ ne ekzistas. Ni parolis pri ekzistanta projekto kaj provoj komuniki kun (eblaj) eksterteranoj. SE (!) ili ekzistas, ĉu senditaj informoj de homaro estas taŭgaj, kompreneblaj, klaraj? Kaj ĉu “Fermi paradokso” vere estas paradokso? Mi ne scias kaj ĉiu sciencisto verŝajne havas propran opinion kun propraj pruvoj.
      Ni ankoraŭ ne planas ĉesi podkastadon, do espereble vi ĝuos venontajn epizodojn.
      Eva

  2. Saluton,

    Mi ĝojas pro via mesaĝo kaj via afabla reago.
    Mi provas iom klarigi tion, kio ĝenis min en via podkasto. Vi ĵus skribis tion :

    “Ni ne diras, ke ekstera vivo ekzistas aŭ ne ekzistas.”

    Tie estas la ĉefa problemo miaopinie.
    Kiam mi aŭdas aŭ legas tion, mi komprenas : estas tiom racia pensi ke ekstera vivo ekzistas, kiom ĝi ne ekzistas. Mi ne konsentas kun tio. Dank’al niaj aktualaj konoj, estas pli racia pensi, ke ĝi ne ekzistas, eĉ se eble iam novaj konoj ŝanĝos la situacion. Se vi ne konsentas kun ĉi-tiu lasta frazo, tiam la pordo malfermiĝas al la tutaj kredoj (ekzemple, al la Nevidebla Rozkolora Unukornulo aŭ al la Fluganta Spagetmonstro).

    Oni neniam povas pruvi ke io ne ekzistas. Estas unu el la ĉefa epistemologia ilo. Franclingve oni diras “la charge de la preuve incombe à celui qui prétend”, “la pruvodevo koncernas tiun, kiu postulas”.

    Mi esperas ke mi estas almenaŭ iom klara 🙂
    Ĝis reskribo,
    Belan semajnon !

  3. Karaj, mi ĵus enmiksiĝas en la debato por reagi al la opinioj de Nelli, kiujn ŝi mem tre afable sendis al mia retpoŝto. La podkaston mi ankoraŭ ne aŭskultis, sed mi promesas tion fari; iel ajn, principe mia reago ne tuŝas ĝian enhavon.

    Do, la tezo de Nelli resumiĝas en jena ŝia frazo: “Dank’al niaj aktualaj konoj, estas pli racia pensi, ke ĝi ne ekzistas, eĉ se eble iam novaj konoj ŝanĝos la situacion”

    Mi kuraĝus aserti tion tiel leĝere. La pozicio de scienco rilate al ekstertera vivo/inteligenteco baziĝas sur la fundamenta principo ke, la apero de vivo sur la Tero estas neniel eksterordinara kaj ke ĝi nature okazus kie la kondiĉoj similus. Fakte, la eksterordinareco de vivo sur Tero estas defendata en la partio de religiuloj kaj mistikuloj, gvidataj de la neracia principo ke Homo estas la Supera Kreitaĵo de Dio.

    La projekto SETI naskiĝis el la fakto ke ekzistas mil milionoj da steloj en nia galaksio, kaj ke la ŝanco ke, en tiu abundo, nur unu planedo estus kapabla kovi inteligentulojn aspektas unuavide tre malgranda. La faktoroj laŭ kiu tiu probableco estas kalkulata aperas en la fama ekvacio de Drake, sed ĉar multaj el tiuj prezentas grandajn necertecojn estas ege malfacile ĉerpi ian konkludon. Do, tial naskiĝis la projekto SETI, ĝuste por sondi eksperimente anstataŭ “a priori” kalkuli.

    Post la disvolviĝo de projekto SETI okazis la revolucieto de la nerekta malkovro de planedoj orbitantaj stelojn. La datumoj kolektitaj en tiuj malkovroj rafinis iomete la faktorojn de la ekvacio de Drake, puŝante la probablecon de ekstertera inteligenteco al pli malgranda valoro, sed aliflanke ili provizas grundon por renovigota SETI projekto bazota ne sur blinda tutĉiela esplorado, sed sur esplorado de konkretaj celoj kie la probableco trovi inteligentulojn estus pli alta. Fakte, la tuta programo de serĉado de eksterteraj planedoj estas, en si mem, speco de nova SETI.

  4. Interese! Daŭrigu!
    Pri kelkaj vortoj:
    3 × 4 estas produto,
    anstataŭ “gambo” mi sugestas la kunmetaĵon “frekvencintervalo”, iom pezan bedaŭrinde,
    sondo estas la ago sondi, sondilo ilo por sondi…
    Ĉiam trovi la ĝustan vorton en sciencaj aferoj malfacilas. Kvankam ĝi estas “facila” lingvo, lerni Esperanton estas vivdaŭra projekto!
    Amike, Francisko

    1. Ĉiam trovi la ĝustan vorton en sciencaj aferoj malfacilas.

      Des pli malfacilas uzi ilin en ne antaŭskribita parolado.

      Tamen por nia defendo:

      • “produto” ni ĝuste uzis. Mi ĵus reaŭskultis
      • Ni konscias pri la diferenco inter “sondo” kaj “sondilo”. Mi certas, ke mi uzis la vorton “sondilo” en la epizodo. Eble ni foje fuŝparolis.
      • “gambo” certe estas fuŝo. Eraroj okazas. Bona vorto estus “spektro”.
  5. Mi ne supozas ke cxiuj eksterteruloj estas civilizanoj.
    Eblas ke barbaroj povas ankaux havi teknologiojn kaj kosmosxipojn
    ie en la galaksio. Ni verdire ne konas la kozmon.

    Estas tribo en afriko, la dogono tribo, kiu
    kredas ke eksterteruloj vizitis la tribon
    post multaj miloj da jaroj.
    Solvo de la fermi-paradokso eble estas ke
    eksterteruloj nur povas viziti la
    homaron tre malofte, kaj fakte vizitis la homaron
    en la estinto. Malofteco per la vastaj distancoj.

    La alia ideo estas ke ia popolo kiu povas vojagxi al
    aliaj steloj ankaux havas la kapablon fari kaj
    konstrui por si cxion ajn la popolo bezonas
    kaj deziras per materialoj kaj energioj
    la popolo povas trovi loke, loke de siaj
    tre proksimaj sunoj kaj planedoj kaj planedetoj
    kaj kometoj, ktp. Do, la popolo ne bezonas
    vojagxi al ni. Kion ni havas en cxi tie nia sunsistemo
    la eksterteruloj povas trovi en sia mem.
    La kozmo abundas por energioj kaj materialoj
    nur postulas la sxlosilojn de teknologioj
    por gajni multecon da ricxecoj kaj havajxoj gxis nun
    nekomprenble al la homa menso.
    Ankaux ni havu tutsunsistemon pacon!

    =Fremdulo=

  6. Saluton,
    Post la kongrua kaj klara mesaĝo fare de Manuel, mi denove aŭskultis la podkaston kaj kompreneble mi trovas nun mian unuan komenton ege severa kaj mian duan pozicion “Dank’al niaj aktualaj konoj, estas pli racia pensi, ke ĝi ne ekzistas” tute ne ĝusta. Dank’al la klarigoj de Manuel mi komprenis kial ĉi-tiun lastan frazon malveras.
    Alia problemo restas tamen laŭ mi kiam oni parolas pri civilazicioj. Eĉ se ekzistis eksteran vivon, kial postuli la ekziston de civilazicioj ?
    Alia problemo aperas en la komento skribita per Fremdulo, kiam li skribas “Mi ne supozas ke cxiuj eksterteruloj estas civilizanoj”. Kiam oni skribas tion, ŝajnas ke signifas ke oni havas pruvojn pri la ekzisto de eksterteruloj.
    Ankoraŭ dankon al Eva kaj Johannes kaj kompreneble al la aliaj komentintoj.
    Ĝis !

Komentoj fermitaj