Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

5 komentoj pri “KP018 Cyanogenmod

  1. Mi provis dormi aŭskultante ĉi tiun elsendon sed anstataŭe ĝi forigis mian dormemon kvankam la temo ne tre interesas min. Kion mi faru? Ĉu mi ludigu plian? 🙁
    xD

    1. Saluton Ranĝelo!
      Jes, kompreneble aŭskultu pliajn epizodojn! Ĉiujn! 😀 (Ne necesas ĉion dum unu nokto, kompreneble)
      Mi esperas, ke venontfoje ni elektos temon kiu de komence interesos ankaŭ vin.
      Eva

      1. Plejparte viaj temoj interesigxas min. Se vi volas dauri en la
        kontribuado, mi plejeble auskultos vjan novajn podkastojn.

        F.

  2. Saluton!

    Miaguste iom tro teknika elsendo…
    Pri du terminoj, kiuj ade audiĝis en la elsendo: “certifikaĵo“ certe devus esti “atestilo”,
    kaj “merkato” estu “vendejo”, “aĉetejo”, “butiko” aŭ “magazeno”.

    Amike salutas

    Francisko

    1. Nu, nia moto estas tekniko, kulturo, socio kaj ni volas diskuti la interagojn inter tiuj tri. Ĉar ni estas ambaŭ iomete teknikemaj, la tekniko verŝajne estos iomete en la centro de nia programo. Plia kialo estas, ke en Esperanto oni laŭ mi tro malofte vere diskutas pri tekniko, almenaŭ en la publiko.

      Pri viaj terminologiaj rimarkoj:

      Jes, oni povas preferi “atestilo” al “certifikaĵo”. Mi uzis la esprimon “certifikaĵo” kiel fakan esprimon por la nocio de ĉifrada atestilo. La esprimon “atestilo” mi konsideras pli ĝenerala. Ankaŭ povas esti atestilo pri kvalifiko ktp. Tamen laŭ komputeko vi pravas. Ĝi proponas “atestilo”.

      Pri la esprimo “merkato” mi pli forte insistas. Enhave ni provis transporti la demandon ĉu Cyanogenmod sukcesas starigi merkaton. En tiu konteksto “vendejo” aŭ “bazaro” estas la programaĵo kiel “Google Playstore”. Mi ne dubas eĉ unu sekundon, ke ili sukcesos fari tion. Por tio oni bezonas teamon programistan laborantan dum jaro kaj nenion pli. Pli interesa estas la demando, ĉu ili sukceas establi sur tiu bazaro ankaŭ funkciantan merkaton. Tial ni konscie uzis la terminon “merkato”.

Komentoj fermitaj