Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

6 komentoj pri “KP020 Vesteblaĵoj

  1. Interese. Pli kaj pli aktualiĝanta temo!

    Sed, pardonu, mi d u b e g a s pri via uzo de la vorto “vesteblaĵo”, ja pro tio, ke, kiel vi mem diris komence de la elsendo, en Esperanto vesteblas ne ĉemizo aŭ ringo, sed homo, pupo, manekeno, ktp. Pupo estas ja vesteblaĵo, sed ne tio, per kio oni vestas ĝin. Mi ne vestas pantalonon, sed vestiĝas per pantalono. Mi proponas la vorton “surporteblaĵo”, laŭ mi sufiĉe klara, kaj ne dubveka kiel “vesteblaĵo”.

    Kompreneble oni povus diri, ke iu “privestas” jakon, kaj do eblus “privesteblaĵo”, sed, se oni ne jam scius, pri kio temas, la senco de tiu vorto ne tuj klarus.

    1. Teorie vi pravas. “vesti iun/ion” signifas kovri iun/ion per vestaĵo. Sed jam la vorto “vestaĵo” estas ege kutima vorto por objekto, per kiu oni povas vestiĝas. Do vesteblaĵo estas objekto, kiu rilatas al la eblo vesti (iun). Vesteblas fingro per ringo, do la ringo estas vesteblaĵo por la fingro. Gramatike tio eble ne estas tute ĝusta, sed laŭ ni “vesteblaĵo” estas multe pli klara esprimo ol “surporteblaĵo” aŭ “surhaveblaĵo”.

  2. Mi denove. Mi ĵus finis aŭskulti la epizodon. Vortostokaj notoj:

    sensoro > sensilo
    ŝofori (labori kiel profesia stiristo) > stiri
    streĉiga > streĉa
    ekzerci > ekzerciĝi

    Amike, Francisko

    1. Al mi mankas la ekzakta konteksto, kie ni uzis ilin. “streĉiga” verŝajne estas eraro. “sensoro” “sensilo”, estas sinonimoj kaj laŭ bellingvismo “sensoro” ne validas, nu bone.

      Pri “ŝofori” mi insistas, kvankam vi denove teorie pravas. “stiri” estas multe pli ĝenerala ol “ŝofori”. “stiri” estas teknika ago, sed ŝofori ankaŭ estas iasence leĝa ago. Ekzemple ekzistas aŭto kiu povas stiri sin mem, sed ne ŝofori sin mem en la senco, ke ĝi tamen bezonas ŝoforon, kiu obzervas kaj laŭbezone intervenas. Interesaj estas la t.n. senŝoforaj aŭtoj, kiuj vere memstare stiras sin. Krome la uzo de “ŝofori” en la senco de nur profesia konduko de aŭto estas laŭ mia sperto tre malnova lingvouzo. Same kiel “kara” en la senco de “multekosta”. Estas ege kutimaj demandoj “Ĉu vi kapablas ŝofori?”, “Ĉu mi ŝoforu?” “Kiu ŝoforas?” eĉ se neniu el la koncernaj personoj estas profesiaj. En la Zamenhofa tempo la plejmulto de la ŝoforoj estis profesiaj. La mondo ŝanĝiĝis, same la lingvo.

Komentoj fermitaj