Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Rilata epizodo

📅 2023-03-18 ⏱ 2 horoj 17 minutoj
Iomete pri la aktualaĵoj de artefarita inteligenteco

3 komentoj pri “KP068 Artefarita inteligenteco

  1. Kiel goludanto, mi pasie sekvis la partiojn luditajn de AlphaGo, kiu nun troviĝas dua plej bona goludanto en la monda listo de plej bonaj ludantoj http://www.goratings.org/

    Pri la danĝero, ke robotoj iam iel sklavigu la homojn, nu tio ne okazos morgaŭ, sed ŝajnas al mi tute reala danĝero, en fora estonteco — eĉ supozante (utopie), ke neniu malbonintenculo konstruos robotojn por siaj krimaj celoj. Imagu, ke la robotoj perfektiĝas, akirante pli kaj pli da inteligento kaj aŭtonomio. Imagu, ke oni konfidas al ili (interalie) la kreadon kaj fabrikadon de novaj robotoj, kaj ke ili plenumas tiun taskon multe pli efike ol la homoj. Ni supozu eĉ (iom utopie denove, agnoskende), ke ĉiuj robotoj obeas la leĝojn de Asimov. Tiam estus tute logike, ke la robotoj ekhavus la ideon protekti la homaron kontraŭ ĝi mem, subtile iom post iom akirante la tutan veran decidan povon… La inferon pavumas bonaj intencoj, diras proverbo. Kaj fakte la plej danĝeraj homoj estas ofte la bonintencaj, nekorupteblaj, kiuj ĉiel klopodas trudi siajn bonintencaĵojn al la aliaj… (Vd. libron de Tzvetan Todorov titolitan “Mémoire du mal, tentation du bien” — “Memoro pri la malbono, tento de la bono”, https://de.wikipedia.org/wiki/Tzvetan_Todorov.)

    Mi iom dubas pri la vorto “singularito”, ne formita laŭ la kutimaj Esperantaj normoj. Vortoj kun finaĵo -ity en la angla, -ité france, -ität germane, -itas latine, normale fariĝas vortoj kun finaĵo -eco aŭ -aĵo en Esperanto. Temas pri matematika termino. Marc Bavant, en sia Matematika vortaro, tradukas ĝin per “neordinaraĵo”. Vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Neordinara%C4%B5o_(matematiko) La germana Vikipedio uzas la terminon “Definitionslücke”. Sed vidu ankaŭ ĉe https://de.wikipedia.org/wiki/Singularit%C3%A4t_(Systemtheorie).

  2. Kiel artifarita intelegenteco? Kiel ne artifarita stulteco?

  3. Mi estus tre placxite se mia komputilo povus esti tiel stulta kiel cxevalo?
    Sed ne ecx….

Komentoj fermitaj