Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

6 komentoj pri “KP071 La platformigo de la interreto

  1. Saluton karaj!
    Unue la subtitolo estas “Kial ni estas sur Youtube”, vi forgesis “ne”.
    Tiu eldono ankaŭ estas bonega. Mi aŭskultas vin per podkaptilo en mia viŝtelefono, ĉar estas facile elŝutebla kaj survoje aŭskultebla. Mi pensas ke mi neniam aŭskultos vin en Youtube. Vi jam ie diris, ke filmita kern.punkto eldonoj ne havus pli da informojn ol sonregistritaj. Do Youtube ne ĝustas laŭ mi.
    Vi ambaŭ estas tre kuraĝe bonaj homoj. Ankaŭ mi ne ŝatas fejsbukon, sed mi bezonas ĝin ĝis nun por esti kun miaj Esperantaj amikoj 😉 Mi antaŭĝojas eldonon pri Diaspora.
    Amike

  2. Kongruas mi kun via malŝato al tiuj platformegoj kaj evitas ilin. Foje mi uzas ilin, sed nur por tre specifa celo, kaj preskaŭ neniam publikigas ion ajn en ili. Krome, tio, kion oni vidas ekrane ĉe ili, esta nekredeble malestetika — jam eĉ nur pro tio mi taksas ilin malindaj. Amase igi la homojn vivi en tia malbelo, kia bedaŭrindaĵo! Via paĝaro, kontraste, belegas.

    Viajn epizodojn mi aŭskultas pere de iTunes, ĉar tio simpligas al mi la vivon. Apple estas ja unu el tiuj gigantoj, sed almenaŭ per iTunes mi ricevas nul reklamo (krom se mi eniras ĝian butikon, kaj tiam nur pri produktoj tie vendataj). De Apple mi sentas min multe pli respektata, kiel unuopulo.

    Mi lernis pri via podkasto ĉe Varsovia vento, en la tempo de via nula epizodo.

    Mi aŭskultas vin, dum mi exerciĝas matene.

  3. Saluton,

    Pri la enhavo :
    – Guglon mi ne plu uzas por traserĉi la reton, sed anstataŭe Qwant;
    – Fejsbukon mi ankaŭ ne plus uzas ekde du jaroj pro ilia gvidlinio rilate al mesaĝlisto, kiu ja ne montras la tuton.

    Pri aŭskultado de podkastoj :
    La Androidan aplikaĵon « Podcast Addict » mi uzas: ĝi aŭtomate elŝutas la novajn epizodojn kaj ebligas mi unue traserĉi ankaŭ kanalojn aŭskulteblajn per iTunes kaj due aŭskulti rektajn fluojn kiel Muzaiko. Mi ĉefe aŭskultas podkastojn veturante laborejen, do samkiel Johannes ne taŭgus ke vi moviĝu al Jutubo!

    Tamen, laŭ mi estus bona ideo ke ĉiuj Esperanto-podkast-elsendoj kunlaboru kaj ekzemple estu aŭskultebla en komuna rektelsendo kiel Muzaiko, tamen konservante ĉiuj sian propran retejon. Tiel multe pli da aŭskultantoj povus ekkoni la aliajn podkastojn, kiel “programeroj” de tutmonda Esperantujo-radio!

    Dankon pro via laboro, mi ĉiufoje atendas la novajn epizodojn, kaj ĝuas ricevi la informon pri tio per la Tvitero-konto de KernPunkto.

  4. Denove dankon por elstara, altkvalita podkasto!
    Kiel redaktanto de Esperanto Radio-TV en la STUDIO, mi kompreneble interesiĝas pri la temo “platformigo de la interreto”. Mi pli malpli konsentas kun la opinioj pri la temo en la podkasto, sed mi ŝatus diferencigi inter idealo kaj praktiko. Kvankam la idealo certe devas esti kreado de sendependaj, liberaj platformoj, oni ne forgesu pri la malforta pozicio de Esperanto se temas pri radio kaj televido en Esperanto. Do jes, unuflanke, la interreto bezonas precize kion vi proponas en la podkasto, aliflanke Esperanto ege bezonas maksimuman eksponon per ia platformo. Tiuj du asertoj ne nepre devas esti reciproke ekskluzivaj, sed ofte dependas ĉu ni pridiskutas la interreton ĝenerale aŭ Esperanton specife.
    Nuntempe Facebook kaj YouTube fariĝis treege valoraj por la Movado kiu praktike bezonas tiujn platformojn, dum oni ideale kunlaboru iniciatojn por pli sendependaj, liberaj platformoj. http://novajhoj.weebly.com/

  5. Saluton karaj,
    Mi ĝuis aparte ĉi-tiun podkaston.
    Vi stariĝas bonegajn demandojn pri ĉiutagaj ret-uzadoj kaj ekrespondas al ili tre klare.

    Unu el la ĉefa problemo de Google kaj Youtube estas la ekonomika modelo de ĉi-tiuj firmaoj, kiu estas vendi personajn datumojn aux disponeblan cerbotempo de “ĝiaj” uzantoj, per reklamado, al aliaj firmaoj, krom la kutima problemo en la privata mondo pri la riĉigo de akcianoj sen zorgi pri la komuna bieno.

    Mi estas ano de franca kolektivo, kiu same kiel vi rifuzas uzi Youtube, Facebook kaj aliajn similajn ilojn, kaj kreis personan retpoŝton ktp (Ni klarigetis kial ĉi-tie, bedauxrinde en la franca : https://cortecs.org/materiel/pour-les-facebookiens-youtubers-twittors-et-gmaileux-entrevue-avec-thomas-vo/ ). Ofte oni demandas al ni kial ni ne estas ĉe Youtube. Unu el niaj respondoj krom tiuj, kiuj vi klarigas ĉi-tie, estas ke nia ĉefa celo ne estas ricevi pli da vidoj, ĉar kvanta indikilo havas limojn. Kaj ni ne povas instrui kritikan pensadon kaj samtempe uzi ilojn, kiujn ni kritikegas – eĉ se eble iam pro preciza celo ni tamen uzos ilin.

    Pri viaj precizaj demandoj :
    – mi ne plu memoras precize kiel mi ekkonis vian podkaston antaux pluraj jaroj. Eble serĉante esperantaj podkastoj per la reto ;
    – mi elŝultas viajn podkastojn per mia komputilo, rekte per via retejo aux per Akregator ;
    – mi auxskultas ilin kurante aux lavante la manĝilarojn – neniam auxte, car mi ne havas auxton, per poŝauxskultilo (mia poŝtelefono ne ebligas elŝulti aĵojn per la reto) ;
    – mi ne auxskultus pli ofte vian podkaston, se ĝi estus ĉe Youtube.

    Ĝis reskribo kaj plian dankon pro via laboro,
    Mi tre ŝatus auxdi vin paroli pri liberaj permesiloj, kaj denove pri platformigo de la interreto.

Komentoj fermitaj