Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

3 komentoj pri “KP078 Google I/O

  1. Dankon pro via tre interesa podkasto pri Google I/O. Ĝi ne nur donas trarigardon en la kongreso kaj ĝiaj ĉefaj temoj, sed ankaŭ kritike reflektas la avantaĝojn kaj eblajn malavantaĝojn de la de Google proponita servo Persona Asistanto.

    Por mi la homa libereco estas la plej grava kaj fundamenta valoro, kiun mi uzas kiel kompaso por decidi pri mia starpunkto rilate al sociaj, ekonomikaj, politikaj, sciencaj kaj teknikaj evoluoj.

    Sciencaj kaj teknikaj evoluoj povas, unuflanke, kontribui al nia libereco kaj, aliflanke, ili povas minaci tiun liberecon.

    Kiel la plejparto de novaj teknikaj evoluoj, la Google Persona Asistanto potenciale enhavas la riskon de minaco de tiu nia libereco. Kiel vi rimarkas en la podkasto, ĝi povas:
    • minaci nian elekto-liberecon kaj tiel malhelpi nian propran kreiveco,
    • kirasi ĉiun en sia propra “bobelo” per apliko de individuaj kuntekstoj kaj personaj elekto-proponoj
    (aliparte, la rezigno de la uzo de la servo ankaŭ implikas kirasadon en propra “bobelo”),
    •kiel rezulto de la antaŭa punkto, malhelpi la komunikadon inter homoj

    Krome, ĝi povas, kiel vi ankaŭ rimarkis, enhavi la riskon de:
    •tro da povo kaj influo de unuopa granda firmao
    •eventuala maluzo de diktatoraj registraroj
    •devigo de uzo de unu (granda monda) lingvo

    Ĉiuj tiuj punktoj malhelpos al nia individua libereco.

    Sed kontraŭe al tio, la Google Persona Asistanto ankaŭ povus grandigi nian liberecon per liberigo de rutinaj kaj tempo- kaj atento-konsumiĝaj taskoj. Tiel ke, ni povas dediĉi nin al pli kreiĝaj taskoj.

    Ĉu evoluoj, kiel la Google Persona Asistanto, estos akcepteblaj aŭ ne?
    Por mi, tiu dependos de la grado en kiu la pesilo inter ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj rilate al nia libereco favoros la avantaĝojn.

    Ni sekvu tiun evoluon kaj vidu.

  2. Saluton Eva kaj Johannes

    Vi demandis pri kiel oni aŭskultas vian podkaston. Do, mi preferas podkaptilon de mia saĝtelefono kiu aŭtomate elŝutas vian podkaston (per RSS abonaĵo) kaj kiun mi aŭskultas survoje (al la laborejo aŭ ien ajn). Se mia vojo finiĝas, mi pauzigas la podkaptilon kaj daurigas poste.

    Mi ĉiam aŭskultas tutajn elsendojn ĉar laŭ mi ĝi estas vere la plej bona podkasto en la Esperantujo. Vi mirinde solvas la problemon tie – vere sufiĉas materialoj pri Esperanto mem kaj bedaŭrinde mankas io en Esperanto sed *NE PRI* Esperanto. Mi ankaŭ ĝojas ke la kvalito de via podkasto ĉiam kreskis ekde la komenco kaj daŭrigas kreski. Via podkasto laŭ mi similas iomete je “CRE” en la germana (pro similaj temoj: tekniko, socio, kulturo), kiun mi ankaŭ tre ŝatas.

    Kion mi eĉ pli ŝatus estas se la faranto de CRE invitus vin por ke vi rakontu pri via podkasto kaj kial vi malgraŭ la domineco de la angla havas tiun stragan nerdan hobion – Esperanto. Mi pensas, ke la publiko de CRE estas sufiĉe nerda por la aŭskultado kaj vi (kiu se ne vi?) certe adekvate povus prezenti vian starpunkton.

    Amike

    P.S. Faru pli da epizodoj kun gastoj!

  3. Saluton Eva kaj Johannes,

    Unue, multegan dankon por viaj interesaj kaj altkvalitaj podkastoj. Bonvolu daŭrigi ilin!
    Vi demandis al ni, kiel ni aŭskultas podkastojn. Jen, mia respondo.

    Mi ĉefe aŭskultas podkastojn en Esperanto. Tiel maniere mi samtempe kolektas informojn kaj klopodas plibonigi mian esperantan vortprovizon. Por mia motivado mi bezonas podkastojn pri temoj, kiuj interesigas min. Kaj ĝuste tion vi prizorgas.
    Mi uzas la norman podkastilon de IOS, ĉar tiel mi povas uzi alterne mian saĝtelefonon aŭ mian tablojdon.
    Post la aŭskulto, mi ĉiam iras al via retejo kaj legas la pliajn informojn, kiel la tie afiŝitajn retligojn.
    Mi aŭskultas podkastojn pli aŭ malpli kvarfoje po semajno.

    Estas bonege, ke vi kompletigas la enhavon de la podkastoj kun pliaj informoj kaj fonmaterialoj. Tiu pruvas la kvaliton de via laboro.
    (Ekzemple, post la aŭskulto de la episodo pri Markdown, mi sekvis la ligojn, elŝutis la programerojn Markdownpad2 kaj Haroopad, kaj lernis Markdown ene de duonhoro.)

    Mi aparte aprezas, ke viaj podkastoj ne traktas pri Esperantio, sed pri aktualaj ĝeneralaj kaj tre interesaj temoj. Ja estas sufiĉe da aŭskultebla kaj legebla materialo pri Esperanto kaj Esperantio en la reto.

    Miajn komplimentojn pri via podkasto. Ĝi certe estas unu el la plej bonaj, se ne, LA plej bona, en Esperantio.

    Amike salutas,

    Jean-Jacques

Komentoj fermitaj