Tio estas tre interesa temo. Mi pensas ke la Bitmono eble estos la tutmonda monero ke la Stelo malsukcesis esti.
Dankon Enrique. Bone eblas, ĉar ĝi estas senestra mono, same kiel Esperanto estas senestra lingvo, ĝi povas funkcii internacie sen bezono esti rekonata, kiel ankaŭ Esperanto jam funkcias sen oficiala rekono.
Kvankam mi estas matematikisto, mi devus atente reaŭskulti por pli bone kompreni la funkciadon de tiuj blokĉenoj…
Pri la bitmono mem, nu, eble ĝi povas esti multrilate tre oportuna rimedo por honestaj celoj, sed laŭdire (mi ne scias, ĉu tio veras) multaj krimuloj, kiel ekzemple drogvendistoj, ofte uzas ĝin por sia komerco…
La plej kutima mono por aĉeti drogojn estas dolaroj. Pri bitmono eblas kontroli la monfluojn, pri dolaroj ne. Kompreneble drogoj estas aĉetataj per ĝi, sed tio estas por mi pozitiva afero pro tio ke oni havas aliron sen endanĝerigi sin, same pri ekz. la uzo de bitmono por eviti problemojn en seksa laboro: http://www.breitbart.com/california/2015/12/18/bitcoin-pushing-credit-cards-thriving-sex-industry/
Haha … tre amuza! Mi ekaŭdis la episodon dum dudek minutoj, sed devis halti ĝin ĉar mi absolute komprenis nenion pri kio temas! Jes, temas pri bitmono, sed al ne-matematikisto kiel mi, la afero estas tute nekomprenebla. Do, mi devis unue trovi ret-artikolon kiel ekz. https://www.coindesk.com/bitcoin-explained-five-year-old/ kaj morgaŭ mi denove aŭskultos la podkaston.
Mi ĝojas, ke vi ne forlasis la temon tuj, sed planas reveni al ĝi. 😉