Kontribuis

avatar
Johannes
avatar
Dror Gaon

Lando en konstanta konflikto, ĉu eterna?

Ni parolis kun Israelano Dror Gaon pri la historio kiel ekestis la nuna situacio de Israelo. Komencante antaŭ la cionismo de la 19a jarcento, preterirante du mondmilitojn ĝis la fondiĝo de la nuna ŝato Israelo en 1948. Ni priparolas kiel ekde tiam Israelo spertis tri militojn kun la najbaraj landoj. Fine ni diskutas la nunan situacion de Israelo kaj la rilaton al la najbaroj.

Rilataj epizodoj

📅 2019-05-15 ⏱ 1 horo 23 minutoj
Historio de unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo
📅 2019-06-15 ⏱ 1 horo 24 minutoj
Pri la vivo en grava lando malbone konata
Hamzeh Shafiee kiel gasto

4 komentoj pri “KP142 Israelo

  1. Vi kuraĝe alfrontis tiun tiklan temon. Tre interesa prezento for de juĝoj kaj antaŭjuĝoj. Bonege. Mi en aprilo 2016 vizitis Israelon okaze de la Israela Kongreso. Al mi multe impresis tiu tre nova lando, kiu en malmulte da tempo, atingis tre bonan organizitan landon malgraŭ la enormaj ĉiuspecaj malfacilaĵoj. Pro tio min multe interesis via prezento kun la interviuo de, ekde tiu vizito, mia bona kaj afabla amiko Dror.

  2. Do, cxu oni povas diri ke la moderna hebrea lingvo estas ecx pli juna ol esperanto, laux tio, kion diras oni cxi tie? Krome, indas intervjui palestinanon por ekauxskulti la aliflankan opinion pri la temo. Proverbo diras klare: “La cxashistoriojn rakontas la cxasistoj, kaj ne la leonoj” 😉

    1. Ni volonte farus similan interparolon kun palestinano. Ĉu vi havas proponon?

      1. Kontakti palestinanon per la reto, kaj se eble intervjui lin/ŝin longdistance pere de WhatsApp aŭ iu tiaspeca socia reto. Eble ĝi estus nova paŝo antaŭen en la evoluo de ĉi tiu kara kern.punkto. Estas nur ideo! 🙂 Mi adaptigu germanan proverbon: “Der Mann denkt, Kern.punkto lenkt”

        Elkorajn salutojn

Komentoj fermitaj