Kontribuis

Superrigardo pri la scienca esplorado de epidemioj

Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.

Rilataj epizodoj

📅 2020-04-04 ⏱ 1 horo 42 minutoj
Dua parto de nia parolado pri epidemioj kaj pandemioj
📅 2022-09-25 ⏱ 1 horo 33 minutoj
Ĉu senefika medicino?

2 komentoj pri “KP179 Epidemioj

  1. Dankon pro la interesa epizodo, per kiu mi lernis plurajn faktojn pri la historio de medicino.

    Atentu, ke COVID-19 estas la malsano (Coronavirus Disease). La viruso mem nomiĝas SARS-CoV-2.
    Vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/COVID-19.

    La spertuloj nun konstatas, ke COVID-19 estas notinde pli mortiga ol la ordinara gripo, eĉ ĉe junuloj. Tio ne ne ŝajnas al mi anekdota konstato.
    Vidu ĉe de.wikipedia.org/wiki/COVID-19#Heilungsaussicht
    kaj en.wikipedia.org/wiki/Coronavirus_disease_2019#Prognosis

    En la franca, la vorto “miasme” estas sufiĉe konata kaj uzata, en la senco de nesalubra aero, malbona odoro, haladzo.

    La vorto “kvaranteno” (kun vo) ja devenas de la franca “quarantaine”, kies signifo estas simple “kvardeko”.

  2. Saluton Francisco! Via komento estas informplena. Ekzemple ĝis nun mi tute ne konsciis ke viruso kaj malsano havas du nomojn (estas ja logike, sed mi tamen ne pensis pri tio).
    Dankon!

Komentoj fermitaj