Debatoj de nuntempo kaj antaŭ pli ol cent jaroj
Alfred Nobel kaj Bertha von Suttner havis longjaran amikan rilaton. Du kleraj homoj kun tute malsama biografio longe debatis gravajn temojn de la mondo dum sia vivotempo en la 19a jarcento. La debatoj estas aktualaj ankaŭ en nia tempo. Ni skizas la du vivojn de niaj protagonistoj kaj provas ankaŭ skizi la debaton pri pacifismo en la tiama kaj nuna tempo