Superrigardo pri la scienca esplorado de epidemioj
Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.
Dankon pro la interesa epizodo, per kiu mi lernis plurajn faktojn pri la historio de medicino.
Atentu, ke COVID-19 estas la malsano (Coronavirus Disease). La viruso mem nomiĝas SARS-CoV-2.
Vidu ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/COVID-19.
La spertuloj nun konstatas, ke COVID-19 estas notinde pli mortiga ol la ordinara gripo, eĉ ĉe junuloj. Tio ne ne ŝajnas al mi anekdota konstato.
Vidu ĉe de.wikipedia.org/wiki/COVID-19#Heilungsaussicht
kaj en.wikipedia.org/wiki/Coronavirus_disease_2019#Prognosis
En la franca, la vorto “miasme” estas sufiĉe konata kaj uzata, en la senco de nesalubra aero, malbona odoro, haladzo.
La vorto “kvaranteno” (kun vo) ja devenas de la franca “quarantaine”, kies signifo estas simple “kvardeko”.
Saluton Francisco! Via komento estas informplena. Ekzemple ĝis nun mi tute ne konsciis ke viruso kaj malsano havas du nomojn (estas ja logike, sed mi tamen ne pensis pri tio).
Dankon!