Kontribuis

Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.

Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.

Unu komento pri “KP-sennumera

  1. Dankon pro via laboro al ĉi tiu podkasto. Mi ĝuadis viajn podkastojn, kaj via laboro estas aldone valora por Esperantujo kaj ankaŭ la sendependa popularigo de scienco (oni povas vidi la kvanton de malaltkvalita okulfrapaĵo, kiu preskaŭ naŭze mastras aliajn aŭdvidaĵajn retejon – mi iel precipe podkastojn ĝuas parte pro tio). Viaj podkastoj aldone elstaras malatentajn punktojn preter Esperantujo – mi memoras la epizodon pri lingva esploro (KP213), kiu povus esti tiom grava je identeco de popoloj ofte malatentataj.

    Aldone, mi ne anticipis, ke ĉi tia podkasto surprize amplekse pritraktis la temon de tiparoj (KP044) tiom klare kiom aliaj fontoj (preter dediĉaj tiparaj retejoj/fontoj) je unu epizodo, do, mi laŭdas la kvaliton de via podkasto. Ja estas punktoj en kelkaj epizodoj, kun kiuj mi ne tute konsentas aŭ bone rilati, sed ni ĉiuj venas el diversaj fonoj, kiuj povas instigi diversajn vidpunktojn.

    Mi agnoskas, ke ĝi estas malfacila fari ilin, precipe en tiu ĉi defia epoko – se mi kapablus vin subteni, mi farus ĝin, sed ankaŭ mi devas trasperti proprajn defiojn vivajn kaj laborajn. Espereble ĉio pliboniĝos, kaj la podkasta serio povos doni al aliaj Esperantistoj kaj la cetero de la mondo ege valoran fonto por monda scio kaj interkompreniĝo.

Komentoj fermitaj