Kiel travivi longajn distancojn bicikle
Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj kiel organizi kaj travivi longdistancajn biciklajn vojaĝojn.