Interparolo pri la historio de la manieroj agordi muzikilojn
La maniero agordi muzikilojn ŝanĝiĝis dum la jarcentoj. Same kiel ŝanĝiĝis la aŭskultkutimoj de la aŭskultantoj. Ni parolas montrante ekzemplojn pri la konceptoj agordi muzikilojn, la konataj agordoj kaj ties avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ni aŭdas la lupan kvinton kaj kiel sonas kiuj akordoj laŭ la malsamaj agordoj.