Bazo de la arto de fotado sendependa de la fotilo
Fotado demandas multe da teknikaj scioj pri kiel fotilo funkcias kaj kiel uzi ĝin, pri objektivoj kaj aperturoj kaj ekspoziciaj tempoj. En tiu ĉi epizodo ni parolas pri la aliaj, ne-teknikaj partoj de la arto de fotado. Ni parolas pri ora proporcio, simetrio kaj aliaj elementoj de la bilda kompozicioj. Tiujn ni klarigas per ekzemploj, kiujn Eva publikigis en sia retejo bilda.punkto.info. Rigardu en la la paĝo de la epizodo por trovi la ligilojn al la fotoj pri kiuj ni parolas dum la epizodo.
Ligiloj al la fotoj priparolataj
Horizonto en la malsupra triono
Simetrio; La katedralo de Freiburg spegulata en flako
Plurnivelaj gvidlinioj an blanknigra bildoj
Negativa spaco; fenestro en muro
Negativa spaco; kabano en herbejo
Profundeco kaj pluraj niveloj; Biciklo kaj dometoj en Zuriko
Birdo rigardanta eksteren de la bildo
Vikipedia paĝo pri la bildo pendanta ĉe la avino de Johannes
mi kuragxas al vi 20 temojn por trakti cxar vi plendis ke viaj kapoj mankas pro novaj ideoj
01. fuzireaktoro
02. fukusximo
03. sklavismo nuntempe
04. transgenaj mangxajxoj
05. klonoj
06. foxconn
07. flugantaj necesejoj ( temo de afriko )
08. mono
09. biero ( kun historio de )
10. oksigeno
11. monstroj de mitologio
12. videoludoj
13. cetacoj
14. papero
15. plasto
16. reciklado
17. luno
18. unuigitaj nacioj
19. simioj
20. mensa malsano aux frenezigxo ( psikologio )
dank’
se vi bezonas plu, mi faris tiun liston per nur 5 minutoj
Dankon Fremdulo!
Nia temolisto estas ĝisdatigita. Mi promesas ke pri la temoj mi dum venonta jaro ne plendos! 😉