Kontribuis

avatar
Eva
stultaj demandoj
avatar
Johannes
eĉ pli stultaj demandoj
avatar
Gijom
klarigoj pri senperforta komunikado

Rilata epizodo

📅 2018-12-12 ⏱ 1 horo 16 minutoj
Podia diskuto dum IJK 2018 pri la kongresa temo
Charlotte Scherping Larsson kiel gasto
Benita kiel gasto
Querino Neto kiel gasto

4 komentoj pri “KP073 Senperforta komunikado

  1. Mi cxiam multe amuzigxas kaj lernas per viaj tre interesaj podkastoj.
    Tiu temo specife pripensigis min.
    Viaj podkastoj estas miaj preferataj en Esperantio.

    Koran dankon pro via laboro favore al informo kaj Esperanto!

    Amike,

    Leonardo
    (El Brazilo)

  2. La temon mi multe ĝuis.

    Senperforta parolado estas aro de konoj, kiuj miaopinie indus esti pli ofte priparolataj, por ke homoj iĝu pli kunhomaj.

    Dankon al Gijom pro la sperto.
    Cetere, gasti homon sendube aldonas kvaliton al la podkastoj.

  3. Jen la ununura kernpunktaĵo (mi aŭskultadas de la komenco kaj ĝis nun mi atingis la 94an epizodon), kiun mi aŭskultis nur duone kaj tiam ĉesis: Mi ne plu povis elteni tiun …on (enmetu senperfortan vorton laŭplaĉe, mi nun pensas nur pri perfortozaj) kiel “kiam najbaro je la tria nokto vekas vin per muziko, eble unue vi pripensu, ke tio estas bezono por ĝi”.
    Senperforteco estas bona, kiam civilizuloj interagas, sed senkondiĉa rezigno pri la eldevigo de certa minimuma konvenciaro de socia kunvivado signifus la regadon de la impertinentuloj kaj senskrupululoj.

    Krom tio preskaŭ ĉiu epizodo ege plaĉas al mi kaj mi lernas multajn novajn aferojn. Tre bona laboro!

    1. Saluton, Kirilo !
      Legante vian komenton, ŝajnas al mi, ke ion vi komprenis ne ekzakte kiel mi ŝatintus. Tio ne surprizas min, ĉar laŭ mia memoro, dum tiu intervjuo, mi ne sukcesis esprimi min en maniero kiu ebligus kompreni la potencon de SPK kun la klareco, kiun mi deziris.
      Ĉu mi ĝuste komprenas, ke vi toleras la ideon de senperforteco nur kadre de rilatoj en kiuj ĉiuj respektas konvenciojn de kunvivado?

Komentoj fermitaj