Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
eĉ pli stulta parolado

Rilataj epizodoj

📅 2014-09-20 ⏱ 3 minutoj
Nia nula eldono — la anonco de nia nova podkasto kern.punkto
📅 2015-09-24 ⏱ 49 minutoj
La unua jaro de kern.punkto finiĝas.
📅 2020-01-27 ⏱ 1 horo 3 minutoj
Tempo por resumi kaj rigardi antaŭen

3 komentoj pri “KP093 Dujariĝo

  1. Gratulon kun via dujariĝo, kaj dankon por tiu ĉi interesa podkasto!
    Mi tre aprezas vian entuziasmon, diligentecon, kaj senĉesan laboron.
    Vi kreis altkvalitajn podkastojn, kaj post du jaroj oni certe povas aserti ke kern.punkto estas daŭripova iniciato.

    Kiel redaktanto de STUDIO http://novajhoj.weebly.com/ mi reklamas viajn podkastojn kaj mi specife tre ŝatas la YouTube-reklamvideojn kiuj anoncas plejnovajn podkastojn. Ĉu vi daŭre povos krei tiujn videojn? STUDIO baldaŭ fariĝos parto de Heroldo de Esperanto, kaj per la Heroldo-retversio ni ŝatus permanente uzi viajn YouTube-reklamvideojn.

    En la elsendo vi menciis la “problemon” por ĉiam prezenti sufiĉe atentkaptitajn titolojn por podkastoj kies temoj eble ne ĉiam estas allogaj sed kies enhavo povas esti vere interesaj. Mi proponas ke oni ne necese devas mencii la ĉefan temon de iu podkasto en la titolo. Oni povus uzi alian (pli atentkaptitan) titolon, kaj poste en la priskribo de la temo klare ekspliki pri kio temas. Oni povus uzi nomon de fama sciencisto aŭ frazo kiel ekzemple: “Lago sen akvo” (se temas pri Arala Lago), aŭ: “Ĉu Stalin malaperigis Aralan lagon?” ktp.

    Kvankam viaj podkastoj estas bone prezentitaj en bona Esperanto, mi proponas ke vi eble ankaŭ uzu mallongajn muzikfragmentojn tra la podkastoi por iomete paŭzigi la programon kun alloga muziko, eble eĉ pri la temo de la podkasto.

    Denove koran dankon por la elstaraj podkastoj, per kiuj mi pli ĝuas Esperanton kiel parolatan lingvon, kaj per kies temoj mi lernas multe!

    1. Dankon pro la gratuloj.

      Vi pravas, ke ni forgesis alŝuti kelkajn reklamvideaĵojn al Youtube. Tion ni baldaŭ postfaros. Ni ĝojas, se vi metos ilin in la retan version de la Heroldo. Fakte vi povas enplekti rekte niajn epzidojn. Por tio metu la URLn de la epizodo plus “?podloveEmbed=1”, do ekzemple https://kern.punkto.info/2016/10/07/kp094-snowden/?podloveEmbed=1 en

  2. Gratulon al via dujariĝo! Kiam vi parolis pri longeco de viaj podkasteroj, do tiam mi opinias ke estas ĝenerale bone havi ilin sub 60 minutoj (optime 40-60 minutoj). Mi eĉ komencis kelkajn podkasterojn aŭskulti kun paŭzo kaj noto je kia tempo mi ĉesis por povi daŭri post kelkaj horoj aŭ sekvetage. 🙂

Komentoj fermitaj