La historio ĝis la nuna stato de Eŭropa Unio
Tiu ĉi epizodo estas enkonduka epizodo al la nuna stato de Eŭropa Unio. Ni planas okazigi scenejan debaton dum la Germana Esperanto Kongreso en Freiburg semajnon poste por diskuti la eblojn pretigi Eŭropan Union por la estonteco.
En tiu ĉi epizodo ni parolas pri la komencoj de Eŭropa Unio kaj la ĝisnunaj atingoj.
Eble aŭskultantoj ankaŭ interesiĝas pri la senpaga e-libro en Esperanto:
“Eŭropa Identeco” de Zlatko Tisljar:
http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20tisljar,%20zlatko%20-%20europa%20identeco.pdf