Kontribuis

La plej gravaj katastrofoj de nuklea teknologio kaj kiel ili okazis

En la pasinta epizodo ni parolis pri la principoj de nuklea energio. En tiu ĉi ni priparolas la plej gravajn akcidentojn en la historio de nuklea teknologio. Kiel ili okazis kaj kion ili kaŭzis. Kiel oni mezuras la severon de nuklea akcidento.

Rilataj epizodoj

📅 2016-10-14 ⏱ 1 horo 5 minutoj
Kelkaj bazaj klarigoj pri radiaktiveco
📅 2016-11-03 ⏱ 1 horo 26 minutoj
Daŭrigo de la serio pri nuklea teknologio
📅 2017-09-24 ⏱ 1 horo 25 minutoj
Principoj ŝancoj kaj riskoj de nuklefisia energio
📅 2018-03-02 ⏱ 56 minutoj
Interparolo kun spertulino pri nukleaj krizoj severaj kaj malseveraj
Lisa Bannier kiel gasto

5 komentoj pri “KP125 Nukleaj katastrofoj

  1. Mi gratulas vin pro via reaperigo kun tiuj du interesaj ĉapitroj pri nuklea energio kaj nukleaj katastrofoj bone pretigitaj kaj prezentitaj. Multe mi ŝatis ambaŭ, la unuan ĉefe pro la priskribo pri la kvara generacio, ne tre konata de mi. Tamen surprizis al mi la uzo de la termino “nuklea veneno” por nomi la materialojn kiuj sorbas neŭtronojn. La dua ankaŭ interesegis ĉar vi bone alfrontis la temon montrante la skalon kaj klopodante klarigi la teknikajn kialojn kaj reagojn antaŭ la malfacilaj kaj neatenditaj okazaĵoj dum la akcidentoj aŭ katastrofoj.
    Mi tre atente aŭskultis ambaŭ elsendojn faritaj kun tre freŝa kaj agrabla babilado. Dankon denove pro via agado kaj ĉiam interesaj temoj.

  2. Saluton, Johannes.

    Kiel nomiĝis tiu aŭstria filmo, pri kiu vi parolis en la epizodo?

  3. Mi havas demandon. Kiam vi parolis pri borio, ŝajnis al mi, ke vi parolas pri pri elemento 5, B = boro. Aŭ ĉu mi eraras, kaj temis pri la artefarita elemento 107, Bh (Esperante “borio”, angle, france, germane “Bohrium” — el la nomo de Niels Bohr, mi supozas)?

    Pri la stokado de nukleaj rubaĵoj, mi ne dubas, ke oni povas meti ilin en sufiĉe sekura, bone gardata loko, kie ili povus sendanĝere resti dum jarcentoj, iom post iom malintegriĝante ĝis stato ne plu danĝera. Tiel estas t e o r i e.

    Sed… la estonta homa historio malfacile antaŭvideblas. Imagu, ke okazus ia terura grandskala katastrofo, ĉu pro homa malzorgemo, ĉu pro falinta meteoroido, aŭ pro io alia, kaj ke iu ŝtato, en kiu kuŝas kelkaj tiaj rubaĵejoj tiom malorganiziĝus, ke oni ĉesus gardi la lokojn, kaj eĉ ke la memoro pri ili malaperus… Aŭ imagu, ke ia potenca Trump-eca prezidento, diktatoro, k.s., ial subite decidus, ke ne plu necesas elspezi monon por tiaj « stultaĵoj »… — la homoj ne ĉiam kondutas racie…

    Laŭ mi la danĝero en la stokado de nukleaj rubaĵoj kuŝas multe pli en la s o c i a sfero ol en la teknika!

Komentoj fermitaj