Kontribuis

Jubilea eldono – tempo por resumi kaj pripensi planojn

Ni resumas la pasintajn tri jarojn kun 128 epizodoj kaj pripensas kion ni ankoraŭ pli bone faru. Kiel podkasti pli ofte kun gastoj? Kiel pli bone interagi kun aŭskultantoj? Ĉu la dusemajna ritmo estas bona? Kaj pliaj demandoj kaj pensoj.

Rilata epizodo

📅 2020-01-27 ⏱ 1 horo 3 minutoj
Tempo por resumi kaj rigardi antaŭen

8 komentoj pri “KP128 Trijariĝo

  1. Korajn gratulojn al vi pro la jubileo kaj certe ankaŭ al ni – viaj aŭskultantoj! 🙂 Mi deziras longan vivon kaj prosperon al la podkasto. Por vi mi deziras la samon kaj aldone sanon, feliĉon kaj plenumiĝon de ĉiuj viaj revoj. 🙂
    Mi trovis la podkaston antaŭ du jaroj kaj ekde tiam mi estas ties konstanta aŭskultanto. Pri temoj de epizodoj mi povas diri ke ne ekzistas temoj interesaj por ĉiuj: iuj estas interesaj por multaj, iuj por nemultaj, iuj eĉ por tute malmultaj homoj kaj tio ja estas normale, sed la riĉeco de la temoj kiujn vi tuŝis en la epizodoj signifas ke ĉiu, preskaŭ senescepte, trovos inter ili ion interesan por si. Do, laŭ mi, tio estas ĝusta vojo. Ekzemple, mi mem ŝatas aŭskulti pri Esperanto kaj E-movado (pro tio, uzante la okazon, mi petas vin ne forgesi pri via movada podkasto), historio, politiko, religio, multaj komputilaj kaj interretaj aferoj. La sciencaj demandoj ankaŭ ekscitas mian scivolemon, sed jam elekte, ne ĉiuj. Resumo: plejparto de la elsendoj por mi estas interesa. La ritmo de elsendoj dependas nur de vi. Eĉ se interrompo inter elsendoj iam estos pli longdaŭra ol du semajnoj, sed rezulte la vica temo estos pli skrupule preparita, mi pensas, neniu estos ofendita pri tio. Hasto estas bona nur por iuj novaĵoj kaj ankaŭ por pulkaptado laŭ la antikva rusa proverbo. 🙂 Male, se vi iam havos multe da materialo por elsendoj kaj la interrompoj estos pli mallongaj, do tiam ĉiuj ĝojos pli ofte aŭdi viajn agrablajn voĉojn kaj la ĉarman ridon de Eva. 🙂
    Mi ankoraŭfoje deziras al vi sukcesojn kaj dankas pro via laboro. Ĝis la sekvontaj elsendoj! 🙂

  2. +1 por la dusemajna ritmo

    Eĉ dusemajne mi ne havas sufiĉe la tempon aŭskulti la malnovajn.

  3. ne tro domagxe. almenaux vi ne laboras por logxbanon
    sukseson?

  4. Mi havas ideon por vi kiel nova temo.

    https://lahodiauajurnalo.wordpress.com/

    “Interstela asteroido gastigxas en nia sunsistemo”

    Temas pri ke la asteroido fakte estas kozmosxipo kaj la eksterteruloj volas analizi nian planedon kiel laux siaj rekordoj dum sia lasta vizito nia planedo estas tre interesa planedo kun vastaj oceanoj de likvida akvo. En tiuj maroj vivas tre intelegentaj estantoj kiel delfenoj kaj balenoj. La delfenoj estas tre ludemaj kaj la kazonoj de la belenoj estas tre belaj kaj pritraktas antikvajn mitojn pri tre profundaj sagxaj lecionoj. Ankaux estis iom da tre amuzaj simioj kiuj de nelonge nur lernis uzi fajron kaj havas tre primitivan manieron paroli . . . . .

  5. Karaj amikoj,
    Post pli ol unu jaro da fidela auxskultado, vi jam estas por mi tiaj familiaj kiaj miaj amikoj. Pro tio, mi cxiam dankas al amikema paro el Wroclawo, kiu unue parolis al mi pri vi. Faktye, mi jam alkutimigxis al viaj vocxoj, fresxaj babiladoj kaj Eva ridoj.
    Pri la elsenda frekvenco mi tute kunsentas kun tio tre bone skribite da Fajro Ruso. Mi cxiam avide atendas vian produktajxojn, sed se estas iom pli da tempo inter ili, mi sercxas inter la antauxaj elsendoj pro trovi novajn por mi juvelojn. Fakte estas granda kvanto da tre variaj kaj interesaj temoj. Pro tio ankaux du semajnoj estas bona ritmo, se vi dauxrigas tiun mirindajn radioelsendojn. Mi interesas teknikajn, astronomiajn, scienciajn, historiajn aux politikajn aferon kaj cxiam mi trovas ilin en via jam tre ricxa kolekto.
    Dankon kaj gratulon!!

  6. Karaj Eva kaj Johannes.
    Mi esperantiĝis en 2006 sed ĝis nun mi ne konis vian podkaston. Mi hazarde trovis vian podkaston kiam mi elŝutis apon pri radiostacioj kiuj elsendas en Esperanto. Mi tuthazarde aŭskultis la temon pri reformacio kaj mi estis surprizita kiom akurata kaj bonkvalita estas via elsendo.

    Via kvalito estas en la sama nivelo ol Pola retradio kaj Ĉina radio internacia kiuj mi jam de longe konis. Eble vi devus iomete pli reklamigi vian podkaston kiu estas inda ke la esperantistoj ekkonu ĝin. Do, ekde unu monato mi estas via fidela aŭskultanto. Mi feliĉas ke mi povas aŭskulti bonkvalitan radioelsendon en Esperanto. Dankon por via tempo!

    Do, mi esperas ke mi kontentigis Evan per mia komento kaj mi esperas aŭskulti vin en estonteco.

  7. Por mia lingvolernado, viaj podkastoj estis kaj estas granda helpo, la kvalito de via laboro indas je admiro.
    Mi povas diri ke, dum mia unua jaro kiel Esperantisto, vi multe kontribuis ĉar la temoj, kiujn mi aŭskultis ĉi tie donis al mi vastan vortprovizon kaj scion. Mi lernis pri diversaj temoj kaj plibonigis mian eo-nivelon.
    La ritmo de publikigado estas bona, mi ankoraŭ ne aŭskultis ĉion… Sed iafoje mi forgesas reviziti vian paĝon, do pli da propagando bonus ĉar ĉiam viaj aŭskultantoj devas memori ke, en via arkivo estas multege da podkastoj, kiuj meritas vidon. Koran dankon el Venezuelo.
    Danke
    D’akujem

Komentoj fermitaj