Interparolo kun profesoro pri teoria fiziko pri la dua granda teorio de la fiziko
Kio estas la kvantuma teorio kaj kion ĝi atingis. Kiujn demandojn ĝi respondis kaj kiujn novajn ĝi starigis. Al kiu ĝi utilas. Kiel ĝi rilatas kun la teorio de relativeco. Kial ĝi estis tiel revolucia por la scienco de fizoko.
Tiajn demandojn ni priparolas kun Jesper Jacobsen, profesoro pri teoria fiziko en Parizo.
Ege interesa intervjuo! Via gasto tiel klare prelegis, ke mi havas la impreson, ke mi cxion komprenis…, sciante, ke mi certe malfacile povus reklarigi la tuton! Mi ja ne estas fakulo.
Montrigxis, ke la antauaj priaj konoj de Johannes ankau tauxge gvidis la gaston.
Dankon pro la subtitoloj, kiuj evitas longan sercxadon por reauskulto de iu eltirajxo.
Dankon al vi cxiuj! E.L.