Interparolo kun du vidhandikapitaj gastoj rakontantaj pri siaj vivoj kun la handikapo
Ĉiu scias, ke ekzistas blinduloj aŭ vidhandikapuloj. Foje oni provas imagi kia estas la vivo kun tia handikapo, sed malofte oni parolas kun vidhandikapulo pri tio. Ni provas en nia interparolo kun du vidhandikapuloj iomete komprenigi, kia estas la vivo kun vidhandikapo, kiaj helpiloj ekzistas, kaj aliaj priaj aferoj.
TIel admirataj de mi Eva k Johannes! Mi fanfaronas pri kern.punkto ofte! La diverseco de temoj viaj estas, laŭ mi, preskaŭ neimagebla ( ! )
Ĉe NASK mi aŭdas interkonsenton; mi ĝojas.
Laŭ tiu ĉi aŭskultanto, vi certe estas “Esperantistoj de la jardeko”.
Lerninte vin salutas
Keneĉjo Goldbergo.
Kara Keneĉjo!
Koran dankon pro via komento! Kiel ni jam ofte diris en niaj epizodoj, ni vere ĝojas pri la komentojn kaj pri tiom laŭdaj eĉ pli! Ni salutas vin kaj ĉiuj partoprenantoj de NASK!
Amike,
Eva kaj Johannes
Oni ne forgesu pri la blinduloj
Jazono, ni ja ne forgesis 😉
Kaj ni ankaŭ volonte registros plian epizodon pri la aspektojn de vivo de vidhandikapuloj, kiuj ni ne menciis en ĉi epizodo.
Saluton!
Bonvolu ne allasi al surbendigo la homojn kun malbona artikulacio kaj voĉdifekto.
Nedezirindaj estus same ton-altegaj kvikemaj voĉoj. Ankaŭ tre gravas teknika kvalito.
Por atingi fenomenon
De la artikulacio,
Rememoru Demosfenon
El antikva historio.
Antaŭ ĉiu parolado
Li ŝtonetojn enbuŝigis
Kaj per lautgimnastikado
Klare vortojn nazaligis.
La ŝtoneta buŝ-obstaklo
Kontribuis al miraklo.
Amike,
Leo Turkadze en Davenport, FL, Usono
Ĉu interrete oni povas aŭskulti la muzikon de FaMo?