Kontribuis

Ara konduto de bestoj, homoj kaj robotoj

Miloj da sturnoj kondutas svarme kvazaŭ ili estas unu organismo. Kiaj bestoj faras tioj, kial, kiel. Kion oni povas lerni el tio.

Rilata epizodo

📅 2018-05-17 ⏱ 1 horo 54 minutoj
Interparolo pri interesegaj bestoj multe tro prisilentataj

2 komentoj pri “KP184 Svarma inteligenteco

  1. Saluton!

    Dankon pro viaj esploroj pri diversaj svarmoj kaj gregoj.

    Mi spektis antaŭ kelkaj jaroj 11-minutan dokumentan filmon faritan de la kebekia filmisto Maël de Marcy en Istanbulo: “Recep et ses pigeons” (vimeo.com/62087138). La temo estis la svarmoj de kolomboj, kiujn oni vidas ĉiuvespere en la ĉielo super Istanbulo. Ŝajne pluraj homoj tie havas neatenditan hobion. Ĉiu el ili gastigas sur sia tegmento, en kaĝoj, tuta kolombaro. Ĉiu kolombo portas ringon, kiu identigas la posedanton. Ĉiuvespere, antaŭ la nokto, la homo ellasas ĉiujn siajn kolombojn samtempe kaj tiuj formas svarmon superflugantan la urbon. Samtempe vidiĝas do pluraj tiaj svarmoj. La filmo bone montras la tutan atentokaptan spektaklon. Ne malofte, du svarmoj interkruciĝas kaj ofte okazas tiam, ke iuj kolomboj el unu svarmo aliĝas al la alia. Kiam noktiĝas, ĉiu svarmo revenas mem al sia kutima loĝloko. Ĝia posedanto tiam kontrolas la ringojn de la revenintaj birdoj por ekscii, ĉu perdiĝis iuj el liaj kolomboj, kaj ĉu lia svarmo enprenis birdojn de aliaj posedantoj. Tiel estiĝas iuspeca konkurado inter la diversaj posedantoj.

    La vorto “demagogo” ja devenas de δῆμος kaj ἄγω, sed la signifo de ĉi-lasta vorto ne estas “agi”, sed “konduki, gvidi” (führen). Same, pedagogo (παῖς, παιδός = infano) ĉe la grekoj estis tiu sklavo, kiu kondukis la infanojn de la familio al la lernejo (kaj ankaŭ aliloken supozeble), sed poste la senco ŝanĝiĝis al “guvernisto”, kaj poste al “okupiĝanto pri edukado de infanoj”.

    Amike salutas.

    1. Kolomboj verŝajne estas ankaŭ interesaj bestoj. Ĉefe pro ilia kapablo reveni hejmen. Iam mi vidis en la muzeo la informon kiamaniere dum milito oni uzis la kolombojn por transporti mesaĝojn kaj kiamaniere la alia milita flanko batalis kontraŭ tiuj “poŝtistoj”. Vere interesaj bestoj.

Komentoj fermitaj