Kontribuis

La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike

Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur supraĵe tuŝas, estas rekordelonga epizodo. Ni parolas pri la ĝenerala historio de transatlantika ŝipvojaĝado kaj dume pri individuaj ŝipoj. Fine ni ankaŭ mallonge pripensas ĉu transoceana ŝipvojaĝado havas estontecon en mondo en kiu flugado estas pli kaj pli maloportuna.

7 komentoj pri “KP192 Transatlantikaj ŝipoj

  1. Dankon por tiu epizodo, mi ne sentis la tempon pasi. Mi povus aŭskulti tiajn rakontojn dum horoj 🙂

  2. La Atlantikon mi traveturis ŝipe dufoje.
    Unuafoje en 1962, kun miaj gepatroj kaj gefratoj, de Montrealo (Kanado) al Le Havre (Francujo), sur germana pasaĝera ŝipo nomata “Bremerhaven”.
    Revene, ni transiris per usona ŝipo (ĉu ĝi nomiĝis “Empress of America”?), eble denove de Le Havre, kaj ni albordiĝis en Nov-Jorko. De tie ni revenis al Montrealo per aŭto (Peugeot 404), kiun mia patro estis aĉetinta en Francujo, kaj kiu estis transportita en nia ŝipo.
    Mi tre ŝatis tiun sperton.

  3. Dankon pro la interesa epizodo. Mi finfine aŭskultis ĉion; tio daŭris kelkajn tagojn, ĉar mi aŭskultas, dum mi ekzerciĝas, aŭ okupiĝas pri aliaj farendaĵoj.
        Laŭ mi, estonte konstruiĝos grandaj pasaĝeraj velŝipoj, verŝajne plurmastuloj kun skuna rigo kaj latinaj veloj. Miascie ekzistas unu tia ŝipo, kiu krozadas ie kaj tie en la Egea maro. La skuna rigo kun latinaj veloj estas kredeble pli facile aŭtomatigebla, per modernaj rimedoj, ol kvadratvelaj rigoj, kaj do regeblus pere de ne tro granda maristaro.
        Mi dubas, ke kelktaga veturado per mazut-motora ŝipo produktus, por ĉiu pasaĝero, malpli da karbondioksido ol veturado per nuna aviadilo. Tamen la grupo Airbus laŭdire investas multe en la disvolvado de hidrogen-motoraj aviadiloj. Tio estus vere granda progreso en la “verdigo” de aviado. Vd. ĉe
    http://www.airbus.com/innovation/zero-emission/hydrogen.html
    Eble la samon oni faros ĉe ŝipoj! Se ne paroli pri aŭtoj…
        Pri kelkaj terminoj:
    1. grandajn ŝipojn pelas helicoj, ne “propeliloj”,
    2. Matrose/matelot estas maristo,
    3. la nunaj ŝipaj motoroj bruligas, mi kredas, mazuton (eltiritan el nafto, speco de minerala oleo),
    4. mi ne certas pri la uzo de la ingenra pronomo “ŝi” por ŝipoj en Esperanto. En la angla kaj germana ja oftas tiu “inigo” de ŝipoj, sed ĝi ne ĉiamas. Vd. ekz. ĉe
    en.wikipedia.org/wiki/Ship#Pronouns
    En la franca ne ekzistas tia kutimo, krom kiam la nomo de la ŝiptipo estas mem ingenra (ekz. “une goélette”, “une vedette”, ktp). En la Esperanta Vikipedio, miaimprese, oni ne inigas ŝipojn. Ŝajne nenio tia troviĝas en bertilow.com/pmeg, nek en nPIV.

  4. Saluton Francisko, dankon pro la komentoj. 🙂
    Kun la uzo de vorto mazuto, estas mia malprecizeco. Ankaŭ en la slovaka ekzistas vorto “mazut” kaj mi scias ke kelkaj trajnoj kaj ŝipoj uzas ĝin, sed mi simple kaj erare diras “oleo. Same mi ĉiam diras ke aŭroj uzas benzinon. Bonŝance mi ne ŝoforas, tiam mi certe ĉerpus benzinon al nafta aŭto)
    Pri pronomo “ĝi” vi pravas, tamen sonas al mi strange paroli pri ĝi, Elizabeta II 🙂

    1. Interese pri “Elizabeta la 2a”. Kial ne tiam uzi la pronomon “ŝi” por la ŝipo?

Komentoj fermitaj