Kolofono

Tiu ĉi podkasto estas farita de Eva Fitzelová kaj Johannes Mueller. Ni estas kontakteblaj per kontakto@kern.punkto.info. Do laŭdoj kaj riproĉoj iru al tiu adreso – ankaŭ riproĉoj, ke tiu paĝo ankoraŭ estas tro malplena.

18 komentoj pri “Kolofono

  1. Karaj samideanoj, brave kaj bone farite!

    Mi havas malgrandan peton:
    bv. aldoni al la listo de ALIAJ PODKASTOJ AŬ RADIOJ ankaŭ la Esperantan RetRadion, kiu jam pli ol tri jarojn elsendas
    ĉiutage sonartikolon (~ 6 minutojn) pri tre buntaj temoj, foje kun kunigita esperanta filmeto:

    http://esperantaretradio.blogspot.co.il/

    Gratulojn kaj sukceson al vi.

    Amike E-sente,

    Gian Piero Savio
    (Givatajim, ISRAELO)

  2. Mi gratulas vin pro viaj elsendoj, kiuj estas vere interesaj. Vi oferas al la esperantistaro veran altkvalitan elsendojn! Ili ankau estas montrofenestro ekster la movado. Mi malkovris ghin post la UK de Nitra kaj iom post iom auskultas chiujn epizodojn. Kontraue al viaj diroj en la lasta epizodo “dujarigho”, kelkaj homoj auskultas malnovajn elsendojn. Denove gratulon, mi ghojas auskulti vin!

  3. Dankon al Eva kaj Johannes!!
    Gratulon pro viaj bonegaj kaj interesaj radioelsendoj,kun vere aktualaj temoj

  4. Kara Eva, kara Johannes,

    mi ege dankas kaj gratulas vin pro viajn ĉiam interesajn brodkastojn! Mi ĉiam aŭskultas ĝin dum ĵogado. Bonvolu daŭrigi!

    Kore salutas, Sven.

  5. Dankon por la interesaj podkastoj. Kiel lernanto, mi deziras aŭskulti Esperanton parolatan. Ankaŭ, mi pensas ke la temoj respeguli aspektojn de vivo nuntempa kiuj esperantistoj trovos interesaj ankoraŭ je la estonteco. Vi kreas tre valoran kontribuaĵon.

  6. Saluton!
    Mi ŝatus scii, por ke via podkasto ne estas kompletdisponiga en Google Podcasts? Mi volus aŭskulti la tutajn episodojn, sed se mi havus ĉio tie, estus pli facila!
    Dankon!

    1. La problemo estas, ke se ni metus ĉiujn pli ol 170 epizodojn en unu fludosieron, ĝi fariĝus simple tro granda. Tial ni uzas, kiel multaj aliaj podkastoj, la tiel nomatajn paĝajn fluojn, angle “paged feed”. La ĉefa fludosiero ĉiam havas la dek plej aktualajn epizodojn kaj ligas al la sekva paĝo. La podkaptiloj tiam povas laŭbezone legi nur la aktualajn aŭ trairi la tutan arkivon paĝo post paĝo.

      Se Google Podcasts ne faras tion sed ĉiam nur montras la unuan paĝon, ne estas multe kion ni povas ŝanĝi.

    2. Saluton,

      Se vi celas uzon per Android-telefono, vi povas uzi https://antennapod.org [1] kaj aldoni la fluon de la podkasto.
      Por fari tion vi povus:
      – post la instalado
      – klaki “aboni” en supra-dektra angulo.
      – “elekti aplikaĵon”
      – “let device decide”
      – tio malfermos la aplikaĵon
      – kaze de AntennaPod, tuj supre la butono “aboni” vi povas klaki “kern.punkto” kaj elekti “kern.punkto (opus)”
      – tio estas pli moderna, efika (malpli grandaj dosieroj) formato
      – kaj poste, vi povas aldoni ĉiujn epizodojn al via aŭskult-listo.
      – kaj poste vi povos ĉion aŭskulti kaj kiam iu epizodo finiĝas, la venonta devus aŭtomate komenciĝi.
      – kaj poste vi nur bezonos sidi kaj aŭskulti dum iom pli ol 202 horoj kaj 34 minutoj. Io malpli ol 8,5 tagoj

      [1] Ĝi estas libera aplikaĵo kiun vi povas havi per la libera deponejo por Android-aplikaĵoj F-Droid https://f-droid.org/ aŭ per la Google Play Store.

      > por ke via podkasto ne estas kompletdisponiga en Google Podcasts?

      por ke => kial

      kompletdisponiga => komplete disponigebla

      > Mi volus aŭskulti la tutajn episodojn

      tutajn episodojn => ĉiujn epizodojn

  7. Sugesto por esperanta vorto de la angla “Brexit”: Briteliro.

    “Breksiĝo” ne ŝajnas sufiĉe esperanta, sed pli kiel transpono de la angla. Aldone, des pli bone eviti “iĝ” ĉe la fino de vorto kiam ne havas rilaton con la netransitiva formo.

    Mi estas tro malfrua por komenti la podkastojn pri la temo – komentoj fermitaj.

    Kion vi pensas pri tio?

Lasi respondon al johannes Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas