Kontribuis

Federaciismo per la ekzemplo de Germanio – ĉu ekzemplo por Eŭropo?

Antaŭ kelkaj monatoj ni ricevis peton de aŭskultanto aperigi epizodon pri la federaciismo en Germanio. Kio estas federaciismo ­— De kie ĝi venas — Kiel funkcias federaciismo en Germanio — Ĉu la Eŭropa Unio estas federacio

Rilataj epizodoj

📅 2017-05-25 ⏱ 1 horo 12 minutoj
La historio ĝis la nuna stato de Eŭropa Unio
📅 2017-06-08 ⏱ 1 horo 42 minutoj
Sceneja diskuto pri la nuna stato kaj la estonteco de Eŭropa Unio
Seán Ó Riain kiel gasto
Ulrich Brandenburg kiel gasto
Salona Publiko kiel gasto
Julia kiel helpanto
📅 2017-11-16 ⏱ 1 horo 3 minutoj
Antaŭ 500 jaroj ekokazis la reformacio de la eklezio. Ties konsekvencojn ni povas rimarki eĉ nuntempe.
📅 2019-07-04 ⏱ 1 horo 20 minutoj
Multajlingvo en oficiale unulingva lando
Jean-Marc Leclercq kiel gasto

2 komentoj pri “KP157 Federaciismo

  1. Mi estas kaj kanadano kaj franco, do voĉdonas ambaŭflanke de Atlantiko.
    Kanado nomas sin “Konfederacio”, kvankam ĝi estas fakte federacio, kuniganta diversajn provincojn kaj t.n. teritoriojn. La kanada federacio sufiĉe similas al la germana. La federacia “Alta Ĉambro” aŭ Senato ne estas elektita: kiam senatano forpasas aŭ demisias, novan senatanon nomumas la tiutempa federacia registaro. La provincoj plejparte abolis sian Senaton. Pri imposto (atentu: impoSto, ne impoŜto — ĉi-lasta vorto estas arkitektura termino), en Kanado ni pagas kaj federacian kaj provincan impostojn. Plejparte en Kanado, ambaŭ impostojn oni kune pagas per unusola formularo, sed en Kebekio ĉiu devas plenigi du malsamajn impostajn formularojn, same komplikajn, kio provizas al miloj da kontistoj kaj advokatoj ĉiujare revenantan enspezon…

  2. Saluton,
    Multan dankon al ambaŭ por tiu valora podkasto! Mi tre ĝojas ke plaĉis al vi tiu temo. La afero pri la devigo de religiaj kursoj kaj ne ekzemple matematikaj kursoj ege surprizis min; sed kompreneble, ne la federacia sistemo estas kulpa pro tio, same povus ekzisti en Francio. Mi ankaŭ ŝatis vian ekzemplon pri kiel oni kreas fervojaron en federaciaj kaj nefederaciaj landoj.
    Mi ŝategus kiel vi se iu pritraktus kiel funkcias Svislando, kaj esperas ke vi trovos iun. Dum la venontaj monatoj mi mem kun amikoj kaj kunlaborantoj el la universitato de Grenoblo esploros tiun temon science: kiaj federacioj ekzistas en la tuta mondo? kiel ili malsimilas laŭ la leĝoj kaj la ĉiutaga funck-maniero? ĉu ili estas pli demokratiaj ol nefederacioj? ĉu ili elspezas pli da mono, garantias pli da civitaj rajtoj, ktp.? Multaj esploroj ekzistas pri la temo kaj ni celas resumi ilin kaj publikigi libron en la franca ĉi-teme (en la angla ekzistas kelkaj).
    Mi antaŭĝojas pri viaj venontaj podkastoj kaj plian fojon mi dankegas vin pro via laborego!
    Nelli

Komentoj fermitaj