Kontribuis

Niaj spertoj pri la lerta hejmo

Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo

Ligilo

Retejo de Home-Assistant

Rilata epizodo

📅 2014-12-03 ⏱ 33 minutoj
Teĥnika ludilo, kion vi ne aĉetu kiel julan donacon por via familio

2 komentoj pri “KP193 Hejma aŭtomatigo

  1. Imponas la aŭtomatiga laboro, kiun vi faris en via hejmo! Interalie tio, ke vi faris tion en kiel eble plej sekura maniero.        Tiu fama “interreto de aĵoj”, kiu enŝteliĝadas en pli kaj pli da produktoj, estas abomenindaĵo, tial ke tiuj sistemoj estas, laŭdire, lamentinde malsekuraj. Krom tio, ke oni ofertas al la klientoj la “servon” gastigi ĉiujn hejmajn datumojn iliajn en iuj nekonataj serviloj, sen vera sekureca garantio.        Tian aŭtomatigon tamen mi ne enkondukos en mian propran hejmon, ĉar mankas al mi tempo, kaj ankaŭ verdire emo. Krome mi ne sufiĉe akre sentas la bezonon…        Mi volas ankaŭ rimarki ion pri la vorto “grafeo”, kiun vi iam kaj tiam uzas en la senco de “grafikaĵo”. Ĉi-lasta estas ajna desegno prezentanta ion (ĉu sciencan, ĉu artan). Sed grafeo estas preciza abstrakta matematika objekto, kiu foje prezenteblas per iu grafikaĵo, sed ne ĉiam (ĉar la grafeo povas esti multe tro komplika por grafika reprezentado, krom parta). Sufiĉe ĝeneralan difinon de grafeo vi trovos en nPIV (vortaro.net) ĉe “② grafo”, kaj ankaŭ ĉe “grafeo” en la “Matematika vortaro” de Marc Bavant (Dobřichovice, Kava-Pech, 2003).

Komentoj fermitaj