Kontribuis

avatar
Eva
stulta parolado
avatar
Johannes
Eĉ pli stulta parolado

3 komentoj pri “KP056 Markdown

  1. Eble ne estas por multaj interesa informo, TAMEN ! — por pliricxigo de E-to, endus paroli prie!
    Por mi – estas interese, des pli, ke mi iam uzis LaTeX, iom verketis retejojn per HTML, do…

  2. Laŭ mi, vi iom konfuzigis du temojn, kiam vi komparis la markado-manierojn.

    La kontrasto de *laŭaspekta markado* kontraŭ la *laŭstruktura markado* fakte ne iras laŭ la samaj linioj kiel *KVVEKVR* (“kion vi vidas estas kion vi ricevas”, angle WYSIWYG) kontraŭ *redakti puran tekston kaj aldoni markojn en iu sintakso*, kiel vi prezentis ĝin en la podkasto.

    Word kaj OpenOffice/LibreOffice (i.e. la KVVEKVR-kampo) subtenas la laŭstrukturan markadon (sed vi devas esti disciplina kaj uzi nur la strukturajn formatŝablonojn), kaj ankaŭ en HTML aŭ LaTeX vi povas marki laŭ aspekto (ekzemple uzante “ aŭ `\textbf{…}`).

    Aliaj markad-lingvoj eble menciindaj estas la sintaksoj de diversaj vikioj (ekzemple tiu de MediaWiki uzata de Vikipedio), kiu fakte ekzistis jam antaŭ la invento de Markdown, kaj havis similajn celojn. Oni povus diri ke Markdown simple sekvis tiun padon ĝis la ekstremo (kaj tial ĝi ne subtenas iujn aferojn kiujn tamen iuj bezonas, kiel piednotojn aŭ tabelojn).

    Mi fakte uzas Markdown ĉefe en du kampoj:

    * Por verki demandojn/respondojn en [Stack Overflow][1] kaj aliaj paĝaroj de la Stack Exchange-reto. (Kelkaj el tiuj aliaj paĝaroj, ĉefe la sciencaj, subtenas uzon de matematikaj formuloj per LaTeX-formato.)
    * En [GitHub][2], por verki README-dosierojn, cimo-raportojn (aŭ petojn pri novaj funkcioj), kaj diskuti pri ili kaj pri ŝanĝo-proponoj de la programo. (Fakte GitHub subtenas iom pliriĉigitan version de Markdown.)

    [1]: http://stackoverflow.com/editing-help
    [2]: https://guides.github.com/features/mastering-markdown/

    1. Kaj evidente la komentoj ĉi tie ne subtenas Markdown 😉

Komentoj fermitaj